Sendito de UN: Konflikto en Sirio estas nesolvigebla nur per konstitucia komitato

(GMT+08:00) 2019-10-29 13:43:26     Redaktoro:Yu

La siria Konstitucia Komitato baldaŭ okazigos sian unuan kunvenon. Geir Pedersen, speciala sendito de ĝenerala sekretario de la UN pri Sirio, diris lunde en gazetara konferenco en Ĝenevo, ke ekfunkcio de la Konstitucia Komitato donas esperon por fini la 8-jaran internan militon en Sirio, tamen la konflikto en Sirio estas nesolveble nur per la komitato.

Pedersen diris en la gazetara konferenco, ke 150 membroj de la Konstitucia Komitato sinsekve atingis Ĝenevon por establi la komitaton posedatan kaj dominatan de la siria popolo. Ĝi laboros sub la helpo de la UN en Ĝenevo. Merkrede estos okazigita oficiala ceremonio por ekfunkcio de la komitato.

Pedersen rimarkigis, ke la establo de la Konstitucia Komitato estas la unua politika interkonsento inter la siria registaro kaj opoziciuloj kaj gajnis la plej vastan subtenon de la internacia komunumo.

Laŭ interkonsento inter la siria registaro kaj opoziciuloj, la Konsititucia Komitato povas revizii la nunan konstitucion aŭ ellabori la novan. La registaro kaj opoziciuloj proponis kandidatojn al membroj de la komitato po 50, kaj la ceteraj 50 membroj estas popolaj reprezentantoj, kaj surbaze de tio, 45 membroj el la tri grupoj formos teamon por revizii aŭ redakti konstitucion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin