Novaĵoj  (Oktobro 30)

(GMT+08:00) 2019-10-30 16:39:09     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 29a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio lanĉos 20 politikojn kaj rimedojn favorajn al fremda investo; ĉefministro Li renkontiĝis kun sud-afrika vicprezidento. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Laŭ administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang en la 16a de oktobro, Ĉinio enkondukos pli multajn rimedojn kaj nutros pli favoran komercan medion por faciligi fremdan investon. La kunveno decidis malfermi pli multajn kampojn. Restriktaj rimedoj ekster negativaj listoj de la naciaj kaj eksperimentaj liberkomercaj zonoj pri merkata aliro de fremda investo estos nuligitaj. La dokumento "Opinioj pri klopodoj por altiro de fremda investo" estis principe adoptita en la kunveno.

Ĉi-jare Ĉinio publikigis la Leĝon pri Fremda Investo kaj novan Negativan Liston de Fremda Investo kaj prenis aliajn rimedojn por stabiligi la skalon de fremda investo kaj plibonigi la kvaliton de fremda investo. Ĉina vicministro pri komerco Wang Shouwen diris merkrede en gazetara konferenco de la Ŝtata Konsilio, ke Ĉinio plu intensigos la akcelon kaj protekton de fremda investo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sud-afrika vicprezidento David Mabuza marde en Pekino, vokante al la du flankoj antaŭenpuŝi rilatojn inter si por nova disvolviĝo.

Li diris, ke Ĉinio kaj Sud-Afriko ambaŭ estas evoluantaj landoj kaj havas vastajn komunajn interesojn. Ĉinio volas labori kun Sud-Afriko por striktigi komunikadon kaj kunordigon pri internaciaj kaj regionaj aferoj, plifortigi kunlaboron en multflankaj mekanismoj kiel la UN kaj BRICS-landoj, kune protekti interesojn de evoluantaj landoj kaj konservi regionan kaj mondan pacon.

Mabuza, kiu estas en Ĉinio por oficiala vizito kaj kunprezidos la sepan plenan kunvenon de la Ĉina-Sudafrika Dulanda Komisiono kun sia ĉina paralelulo, esprimis siajn gratulojn pro la 70-jariĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Li dankis Ĉinion por ĝia longtempa subteno al la disvolviĝo de Sud-Afriko kaj afrikaj landoj kaj admiris la grandajn disvolvajn atingojn de Ĉinio. Li aldonis, ke lia lando volas lerni la disvolvan sperton de Ĉinio, profundigi praktikan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj kaj puŝi la duflankajn rilatojn atingi novan nivelon.

Marde en Pekino, ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun ambasadoroj de la 10 membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) al Ĉinio.

Wang sugestis, ke Ĉinio kaj la sudorient-aziaj landoj devas kune trakti defiojn, kunlabori por subteni multflankecon kaj kunordigi agojn por konservi regionan pacon.

La ambasadoroj promesis, ke la membroj de la asocio volas subteni striktan komunikadon kaj kunlaboron kun Ĉinio por certigi la sukceson de ĉi-jara orient-azia pintkunveno pri kunlaboro.

La du flankoj konsentis plifortigi la sinergion inter la iniciata Zono kaj Vojo kaj la Ĝenerala Plano pri Konektiteco de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj 2025, esplori vojojn por disvolvi "bluan ekonomian partnerecon", plifortigi kunlaboron en la cifereca ekonomio kaj aliaj kampoj, plu profundigi interpopolajn interŝanĝojn, strebi por fini la intertraktadon de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) ene de la kuranta jaro, kaj subteni multflankan kaj liberan komercon.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying anoncis merkrede, ke laŭ la invito de ĉina prezidanto Xi Jinping, gvidantoj de kvar landoj ĉeestos la malferman ceremonion kaj rilatajn aranĝojn de la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE), kiu daŭros de la 5a ĝis la 10a de novembro en Ŝanhajo.

Hua diris, ke la gvidantoj inkluzivas francan prezidenton Emmanuel Macron, grekan ĉefministron Kyriakos Mitsotakis, jamajkan ĉefministron Andrew Holness kaj serban ĉefministron Ana Brnabic.

Lunde en Bankoko, taja vicĉefministro kaj komerca ministro Jurin Laksanawisit diris en seminario pri 70-jariĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj ĉina disvolva vojo zorgata de la tuta mondo, ke la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) diros al la mondo, ke Ĉinio estas ne nur grandaj produktanto kaj eksportanto, sed ankaŭ granda importanto, kaj pli vasta importado de Ĉinio el aliaj landoj kontribuos al la monda komerca ekvilibro.

Ĉina konstanta reprezentanto al la UN Zhang Jun marde refutis la senbazajn komentojn de Usono kaj iuj aliaj landoj pri Xinjiang.

Zhang faris la rimarkojn en kunveno de la Tria Komitato de la Ĝenerala Asembleo de la UN. Li diris, ke Usono kaj iuj aliaj landoj faris senbazajn akuzojn kontraŭ Ĉinio, kio estas kruda interveno en la internajn aferojn de Ĉinio kaj intenca provoko de konfrontado. Ĉinio firme oponas kaj malakceptas tion.

Zhang diris, ke la rilataj rimedoj de Xinjiang por bato kontraŭ terorismo kaj deradikaligo baziĝas sur leĝo kaj konformas al la volo de la popolo. Tio ne rilatas al homaj rajtoj nek koncernas rasan diskriminacion. Homoj de la mondo vidas la veron kaj havas sian propran juĝon. Ĉinio volas diri al Usono kaj aliaj landoj, ke ili ne konfrontiĝu kun la internacia komunumo nek iru plu sur la malĝusta vojo. Li akcentis, ke neniu forto povas haltigi la antaŭeniron de la ĉina popolo kaj la ĉina nacio. Ĉinio certe havos pli bonan estontecon.

Ankaŭ en la kunveno de la UN, 54 landoj kune esprimis sian subtenon al la kontraŭterorismaj kaj senradikaligaj rimedoj de Ĉinio en ĝia Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

Belorusa konstanta reprezentanto al la UN Valentin Rybakov prezentis la deklaron nome de la 54 landoj dum diskuto pri homaj rajtoj en la Tria Komitato de la Ĝenerala Asembleo de la UN.

La deklaro rimarkigis la popol-orientitan disvolvan filozofion kaj rimarkindan disvolvan atingon de Ĉinio, kaj pozitive taksis la rezultojn de kontraŭterorismaj kaj senradikaligaj rimedoj en Xinjiang. La deklaro diris, ke tiuj rimedoj efike protektis la bazajn homajn rajtojn de popolo el ĉiuj etnogrupoj en Xinjiang. La deklaro esprimis oponon kontraŭ la politikigo de homaj rajtoj fare de koncernaj landoj kaj vokis ilin ĉesigi senbazajn akuzojn kontraŭ Ĉinio.

Raporto publikigita de Konferenco de la UN pri Komerco kaj Disvolvado montris, ke malgraŭ daŭra komerca streĉeco, fluo de eksterlanda rekta investo al Ĉinio kreskis je 4% en la unua duono de 2019.

Laŭ la plej nova raporto Monitorado de la Tendenco de Tutmonda Investo, la tutmonda fluo de eksterlanda rekta investo en la unua duono de ĉi tiu jaro atingis laŭtaksan sumon de 640 miliardoj da usonaj dolaroj, je 24% pli multe ol la "anomalie malalta nivelo" de 517 miliardoj da usonaj dolaroj en la sama periodo en 2018, kiam impostaj reformoj de Usono estigis la ondon de repatrujigo de eksterlandaj retenitaj enspezoj fare de usonaj translandaj kompanioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin