Sanga okazaĵo en Essex: rilati al homa vivo, sed ne al politiko

(GMT+08:00) 2019-10-30 20:15:03     Redaktoro:Xiong

Kun la plua enketo de la brita polico pri la mortintoj en kontenero de kamiono en Essex, Britio, multaj homoj komencas dubi pri la pli frua konjekto de iuj amaskomunikiloj pri la ŝtataneco de tiuj viktimoj. Nun pli multe da atestoj aperis. Renovigo kaj korekto estas necesaj, sed la radika eraro de tiuj novaĵoj estas nepardonebla. Ĉu pri novaĵo, ĉu pri vidpunkto, oni devas stariĝi sur la bazo de faktoj.

Ĵaŭdon de la lasta semajno la polico vere diris, ke "eble tiuj mortintoj estas de Ĉinio", sed ili tuj korektis la eldiron, kaj kelkfoje avertis, ke la ekstero ne konjektu pri la afero. Konjekto iafoje ne povas esti evitita, sed oni trovas, ke en la kazo de Essex iuj internaciaj amaskomunikiloj ne estas respondecaj kaj eĉ faris konfuzon.

En iu brita televida kanalo unu tre fama parolistino atentigis la spektantojn, ĉu ili estas ĉinoj aŭ ne. Sed poste ŝi diris: "Lasu al ni supozi, ke ili estas ĉinoj". Ŝi eĉ lasis la invititan parolanton komenti, ke la familioj de la viktimoj ne kuraĝas elpaŝi pro la premo donita de la ĉina registaro. Sur nenia fakto, tamen, ŝi kuraĝis komenti kion ŝi volis. Kial?

Tia raporto nature inspiris la ĝeneralan antipation de la ĉinaj civitanoj. Ni komprenas, ke multaj amaskomunikilistoj esperas elfosi mallumaĵon de la ĉina socio, sed ili devas antaŭ ĉio gardi sin de falsaj novaĵoj.

La polico ankoraŭ restas en enketado, kaj ni devas atendi momenton. Ni devas pensi la animojn malaperintajn en la tragiko, kaj ili devas esti sufiĉe respektitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin