Sendito kondamnis fremdlandan intervenon en internajn aferojn de Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-10-30 14:52:52     Redaktoro:Yu

Ĉina konstanta reprezentanto al la UN Zhang Jun marde refutis la senbazajn komentojn de Usono kaj iuj aliaj landoj pri Xinjiang.

Zhang faris la rimarkojn en kunveno de la Tria Komitato de la Ĝenerala Asembleo de la UN. Li diris, ke Usono kaj iuj aliaj landoj faris senbazajn akuzojn kontraŭ Ĉinio, kio estas kruda interveno en la internajn aferojn de Ĉinio kaj intenca provoko de konfrontado. Ĉinio firme oponas kaj malakceptas tion.

Zhang diris, ke la rilataj rimedoj de Xinjiang por bato kontraŭ terorismo kaj deradikaligo baziĝas sur leĝo kaj konformas al la volo de la popolo. Tio ne rilatas al homaj rajtoj nek koncernas rasan diskriminacion. Homoj de la mondo vidas la veron kaj havas sian propran juĝon. Ĉinio volas diri al Usono kaj aliaj landoj, ke ili ne konfrontiĝu kun la internacia komunumo nek iru plu sur la malĝusta vojo. Li akcentis, ke neniu forto povas haltigi la antaŭeniron de la ĉina popolo kaj la ĉina nacio. Ĉinio certe havos pli bonan estontecon.

Ankaŭ en la kunveno, reprezentantoj de pli ol 30 landoj, inkluzive de Pakistano, Rusio, Kamboĝo, Vjetnamio, Etiopio, Kubo kaj Nikaragvo, faris paroladojn laŭdante la grandajn klopodojn kaj atingojn de Ĉinio en plibonigo kaj protekto de homaj rajtoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin