Errica Tamani, esperantista verkistino pri bongustaj nudel-pladoj de Parmo   --   Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2019-10-30 10:03:25     Redaktoro:祃璟琳

Errica Tamani estas esperantistino kaj profesia verkistino pri bongustaj nudel-pladoj en la gazeto de la urbo Parmo, kiu famas en Italio pro la alta nivelo de sia kuirarto. Ŝi afable akceptis respondi al miaj demandoj rilate al sia pasio pri kvalitaj manĝaĵoj kaj pri sia malkovro de la lingvo de Zamenhof.

ET: Errica Tamani

AM: Alessandra Madella

AM: Kiuj estas viaj gastronomiaj agadoj krom la Gazeto?

ET: Mi delonge kunlaboras kun Paolo Marchi, kiu estas la eltrovinto de "Frandemaj identecoj" (itale, Identità golose: https://www.identitagolose.it/sito/it/203/guida-online.html), internacia kongreso de aŭtora kuirarto, kiu okazas ĉiujare en Milano. Ekde 2005 italaj kaj eksterlandaj kuiristoj komencis tie instrui lecionojn unu post la alia. Nun ĝi uzas plurajn salonojn samtempe kiel Esperanta kongreso kaj translokiĝis en la Kongresejon de la Foiro de Milano. Ĝi estas granda printempa evento, kiu daŭras 3 aŭ 4 tagojn. Ĉinaj kuiristoj ankoraŭ ne venis, sed sendube ili venos, ĉar en 2008 el tiu ĉi kongreso disvolviĝis gastronomia gvid-libro. Ĝi estas elitema, sed sen meritvico. Temas pri la unua gvidlibro tute interreta, do ĝi estas ĉiam ĝisdatigata. Selektas komunumo de pli ol 100 kunlaborantoj, ankaŭ eksterlandaj. Ili ne plu atentas nur al Eŭropo, sed vojaĝas kaj valorigas spertojn eksterlande por povi kapti kuirartajn tendencojn. En la libro aperas restoracioj de Eŭropo, Usono, Aŭstralio, Sud-Koreio, Japanio, Singapuro ktp. El Ĉinio estas HonKongo, Pekino kaj Ŝanhajo.

AM: Kiel vi alproksimiĝis al Esperanto?

ET: Por destina ŝerco paralele al mia nova vojo loĝas mia mirinda instruistino de elementa lernejo, S-ino Luigia Oberrauch, kiu jam delonge esperantiĝis. Mia kunulo Andrea Grignaffini, same gastronomia kritikisto, inter siaj multaj agadoj en tiu ĉi sektoro zorgas pri ttt-ejoj de klasifikoj pri bonaj manĝaĵoj, kiel ekzemple https://www.eatranks.it/. Li volis traduki ĝiajn testojn ankaŭ en Esperanton kaj kontaktis ŝin. Ŝi invitis min al sia leciono. Mi estis la sola kaj ni studis dum du horoj sinsekve. Tamen mi povis facile kompreni ĉion kaj eĉ amuziĝis. Danke al Esperanto mi povis denove renkonti mian instruistinon kaj testi miajn rezon-kapablojn en tute taŭga maniero.

AM: Ĉu Esperanto malkovrigis al vi novajn pladojn?

ET: Fakte jes, ĉar mi nepre volis trovi ion gastronomian por celebri en la Gazeto la Esperantan tagon de la 26a de julio. La "bialy", pano el la naskiĝa urbo de Zamenhof, iĝis do maniero paroli pri Esperanto. Ĝi troviĝis precipe en Novjorko, sed jam estas malaperiĝanta kaj restas precipe en la memoro de la judaj enmigrintoj el Pollando, por kiuj ĝi restas parto de ilia deven-kulturo. Esperanto estas iom kiel tiu ĉi paneto. Ĝi ne estas tiel multe konata ekster Esperantujo. Sed se vi mordas ĝin, vi volonte manĝas ĝin. La simpleco de "bialy" vekas apetiton, ĉar ĝi estas mola kaj enhavas en kavo fritetitajn cepojn. Gastronomie ĝi estas tre plaĉa. Ĝi havas suplan, malsekan kaj legoman partojn kaj eĉ kraketantan eron, danke al papavaj semoj. Ankaŭ Esperanto havas perfektan formulon, sed iom riskas malaperi. Eble gastronomio povas helpi al ĝi havi pli da videbleco, ĉar kelkfoje flankaj vojoj iras pli rapide kaj efike ol tute rektaj. Ĝi certe povas helpi kreskigi scivolemon pri Esperanto. En Stokolmo estis restoracio "Esperanto" kun Michelin-stelo, bedaŭrinde nun tute fermita. Kie estos la venonta?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin