Ĉinio estas forta antaŭeniganto en konstruado de la aperta monda ekonomio

(GMT+08:00) 2019-10-31 19:37:41     Redaktoro:Xiong

Lastatempe la Esplora Instituto de la Ĉina Komerca Ministerio eldonis la "Raporton de Ĉinio pri Malfermo kaj Evoluigo en 2019". Ĝi montras, ke Ĉinio grandmezure altigis sian totalan kvanton de varoj importitaj kaj eksportitaj kaj sekve en la mondo sidis sur la dua loko rilate allogon de eksteraj kapitaloj kaj la rektan investadon al la ekstero. Kaj koincide kun tio, la Konferenco de UN pri Komerco kaj Disvolvo publikigis raporton dirante, ke en la unua duonjaro de 2019 Ĉinio allogis 73 miliardojn da usonaj dolaroj el la ekstero, kaj nun ĝi fariĝis la due plej granda lando de kapitaloj enfluantaj en la mondo. Sendube Ĉinio, kiu neinterrompe praktikas malfermon, ne nur helpos al si disvolviĝi, sed ankaŭ kreos al la mondo enorman ŝancon.

Malfermo estas la krianta signo de la nuna Ĉinio. Ekde tiam, kiam Ĉinio komencis siajn reformon kaj malfermon, kaj precipe ekde tiam, kiam Ĉinio aliĝis al la Monda Komerca Organizaĵo, ĝi ĉiam kreis oportunajn kondiĉojn por eksteraj komercistoj kaj reduktis negativajn faktorojn por ili, kaj sampaŝe ĝi ĉiam pliigis la viglecon de ekonomio enlande kaj alprenis diversajn rimedojn por teknologia novigado de enlandaj entreprenoj kaj por altigo de produkta kvalito de tiuj entreprenoj.

Nuntempe la malfermo de Ĉinio al la ekstera mondo jam restas sur relative alta nivelo eĉ en la mondo. La raporto asertas, ke la komercaj averaĝaj tarifoj de Ĉinio estas nur 4,4%, kaj tiu ĉi cifero estas multe pli malgranda ol tiu de aliaj evoluantaj landoj. Kaj cetere, la nivelo de malfermo de Ĉinio en surmara transporto, transporta deklaro ĉe dogano, kaj aliaj flankoj jam superas tiun de Usono. Malgraŭ tio, Ĉinio ne malrapidigas sian paŝon. Ĉinio foje kaj foje rimarkigis, ke la malferma pordego de Ĉinio neniam fermiĝos, sed male, ĝi malfermiĝos pli kaj pli larĝe.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin