5G destinita por komerco faras "akcelilon" en transformiĝo de la ĉina ekonomio

(GMT+08:00) 2019-10-31 20:50:36     Redaktoro:Xiong

En la 31a de oktobro Ĉinio proklamis, ke 5G destinita por komerco oficiale lanĉiĝis, kio alportos al Ĉinio grandegan revolucion, ne nur liverante fortan novan dinamikon al altkvalita disvolviĝo de la ĉina ekonomio, sed ankaŭ enŝovante gigantan movforton al la monda ekonomio.

En la pasintaj dekoj da jaroj Ĉinio spertis en la telekomunikado la mankon ĉe 1G, la sekvon de aliaj ĉe 2G, la trarompon ĉe 3G, la sampaŝon ĉe 4G, kaj la antaŭecon ĉe 5G. Nuntempe la patenta akumuliĝo, norma influivo kaj aliaj flankoj de Ĉinio en la kampo de 5G jam estas evidente superaj. Ĝis la fino de la jaro 2018 la nombro de patentpetoj de Ĉinio jam lokiĝis la unua en la mondo.

Nuntempe ĉinaj entreprenoj aktive partoprenas en la ellaborado de internaciaj normoj de 5G kaj en la konstruado de 5G en aliaj landoj, tiel ke la 5G-teknologio pli bone servu al la tutglobo. En la internaciaj 5G-normoj ĉinaj entreprenoj posedas 30%. La ĉina kompanio Huawei jam subskribis kontraktojn kun pli ol 30 internaciaj firmaoj, kaj pli ol 40 mil 5G-piedestaloj de Huawei estas eksportitaj tra la mondo. Ankaŭ la ĉina kompanio Zhongxing faras 5G-kunlaboron kun kelkdekoj da alilandaj firmaoj en la mondo. Ĉio ĉi tio plene pruvas, ke la intenco de iuj landoj, kiuj ĉiam persvadis eŭropajn landojn, ke ili ne uzu ekipaĵojn de Huawei, estas malsukcesa. Ĉinio praktikas malfermon kaj kunlaboron kaj persistas pri la koncepto de interfavorigo kaj kungajno, kaj tio ja estas la komuna ideo pri la disvolviĝo de 5G.

Ĉinio per sia reala agado faras esploron pri la nova industrio kaj nova modelo de 5G, akcelas la revolucion de la ĉinaj ekonomio kaj socio, serĉas novan kreskpunkton por la monda ekonomio, kaj dividas kun la mondo la rezultojn de la disvolviĝo de 5G. Tio estas reala kontribuo de Ĉinio, la granda lando respondeca, por la tutgloba evoluado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin