La 4a plena sesio de la 19a Centra Komitato de KPĈ finiĝis en Pekino

(GMT+08:00) 2019-10-31 21:50:38     Redaktoro:Xiong

La 31an de oktobro la 4a plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) finiĝis en Pekino. Ĝi daŭris kvar tagojn. La sesio ekzamenis kaj adoptis "Decido de la Centra Komitato de KPĈ pri Kelkaj Problemoj Rilate al Persisto en kaj Perfektigo de la Sistemo de Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj kaj al Antaŭenigo de la Ŝtato en Modernigo de Regosistemo kaj Regokapablo". La ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) Xi Jinping faris gravan paroladon.

La sesio rimarkigis, ke la sistemo de socialismo kun ĉinaj trajtoj estas scienca reĝimo formita de la Komunista Partio de Ĉinio kaj de la ĉina popolo post longaj praktikado kaj esplorado. Ĉiuj laboroj kaj aktivecoj de ŝtatoregado estas farataj laŭ la sistemo de socialismo kun ĉinaj trajtoj. La ŝtataj regosistemo kaj regokapablo de Ĉinio estas koncentra enkorpiĝo de la sistemo de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj de ties plenumkapablo. La sesio opiniis, ke la ŝtata sistemo kaj regosistemo de Ĉinio havas evidentajn avantaĝojn, ekzemple, en la garantio de politika stabileco, la popolo kiel mastro, kaj la koncentro de fortoj por faro de grandaj aferoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin