Ĉilio nuligis gastigon de pintkunveno de APEK kaj klimata konferenco

(GMT+08:00) 2019-10-31 11:17:15     Redaktoro:Yu

Ĉilia prezidento Sebastian Pinera anoncis merkrede, ke lia lando ne plu gastigos du gravajn internaciajn pintkunvenojn pro daŭra socia krizo.

Pinera diris en parolado de la prezidenta palaco en Santiago, "Nia registaro, profunde afliktita ... decidis ne gastigi la pintkunvenon de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro planitan por novembro nek la kunvenon de partoprenantaj partioj de la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo, planitan por decembro. Ni profunde bedaŭras la problemojn kaj maloportunaĵojn, kiujn ĉi tiu decido kaŭzos al la du kunvenoj."

La sudamerika registaro preparis gastigi la forumon de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kaj la kunvenon de partoprenantaj partioj de la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo en novembro kaj decembro respektive.

Protestoj furiozis ĉie en Santiago kaj aliaj gravaj urboj dum preskaŭ du semajnoj, estigitaj pro altigo de subfervoja veturprezo

La prezidento diris, ke lia ĉefa zorgo nun estas restarigi publikan ordon kaj trankviliĝi por la sekureco de la civitanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin