Irana plej alta gvidanto kritikis Usonon pri malkvietigo en regiono

(GMT+08:00) 2019-10-31 11:19:49     Redaktoro:Yu

La irana novaĵ-televido raportis, ke la irana plej alta gvidanto Ayatollah Ali Khamenei merkrede kulpigis Usonon kaj okcidentajn spionservojn pri instigado al malkvietigo en la regiono.

Li diris, ke Usono kaj la okcidentaj informservoj, financitaj de iuj reakciaj landoj de la regiono, estas malantaŭ tiaj okazaĵoj.

Khamenei vokis la landojn en la regiono esti viglatentaj, dirante, ke la intrigoj de la malamikoj celas forrabi sekurecon de regionaj landoj.

Khamenei faris la rimarkojn en la diplomiĝa ceremonio de armeaj kadetoj en la Aerdefenda Akademio de Khatam al-Anbia en la ĉefurbo Teherano merkrede.

Dum la pasintaj semajnoj, manifestacioj okazis en Irako kaj Libano, alvokante reformon, kaj plibonigon de publikaj servoj kaj laborpostenoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin