Gvida Komitato de Fondaĵo de Ĉinio kaj UN por Paco kaj Disvolvado okazigis kvaran kunvenon

(GMT+08:00) 2019-10-31 12:33:20     Redaktoro:Yu

Marde en la stabejo de la UN en Nov-Jorko, la Gvida Komitato de la Fondaĵo de Ĉinio kaj la UN por Paco kaj Disvolvado okazigis sian kvaran kunvenon. Maria Luiza Ribeiro Viotti, direktoro de la oficejo de ĝenerala sekretario de la UN, prezidis la kunvenon kun la ĉeesto de ĉina konstanta reprezentanto al la UN Zhang Jun kaj ĝeneral-vicsekretario de la UN pri ekonomiaj kaj sociaj aferoj Liu Zhenmin.

La kunveno retrorigardis la efektivigon de programoj de la fondaĵo en la periodo de 2010 ĝis 2018, aprobis planitajn programojn por 2019, konfirmis prioritatajn kampojn de la fondaĵo por 2020 kaj ekzamenis la financan staton de la fondaĵo.

Zhang diris, ke sub la komuna klopodo de la ĉina flanko kaj la sekretariejo, programoj de la fondaĵo estis stabile efektivigitaj, kio forte akcelis la afrikan aferon de paco kaj sekureco, la Tagordon 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolvado kaj konstruadon de la Zono kaj Vojo, profitigis la plej multajn evoluantajn landojn, precipe afrikajn landojn, kaj reflektis la solenan promeson de Ĉinio pri firma subteno al multflankeco kaj la laboro de ĝenerala sekretario de la UN.

Viotti dankis la ĉinan registaron por ĝia financa helpo kaj diris, ke la direkto de la fondaĵo konformas al la vizio de la ĝenerala sekretario, kaj la sekretariejo volas labori kune kun la ĉina flanko por puŝi la fondaĵon ludi pli gravan rolon en konservo de internacia paco kaj akcelado de komuna disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin