Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis kun altranguloj el Etiopio kaj Kubo

(GMT+08:00) 2019-10-31 12:57:03     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun eksa etiopa prezidento Mulatu Teshome kaj eksiĝonta kuba ambasadoro al Ĉinio Miguel Angel Ramirez Ramos merkrede en du apartaj okazoj.

Renkontiĝante kun Teshome, kiu vizitis Ĉinion kiel speciala sendito de etiopa ĉefministro Abiy Ahmed, Wang diris, ke la du flankoj devas bonigi reciprokan politikan fidon, firme subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al respektivaj kernaj interesoj. Li diris, ke por grandigi pragmatan kunlaboron, Ĉinio instigos pli multajn siajn kompaniojn investi en Etiopio kaj antaŭenpuŝos kunlaboron en infrastruktura konstruado. Li aldonis, ke la du flankoj devas intensigi kunordigon pri regionaj kaj mondaj demandoj kaj kune protekti la interesojn de evoluantaj landoj.

La etiopa gasto atendis cementi interŝanĝojn kun Ĉinio pri regado kaj fortigi kunlaboron kaj kunordigon.

Renkontiĝante kun la eksiĝonta kuba ambasadoro, Wang diris, ke venontjare estos festata la 60a datreveno de la duflankaj diplomatiaj rilatoj, kaj la du flankoj devas pliigi altnivelajn vizitojn kaj interŝanĝojn sur ĉiuj niveloj kaj levi la kunlaboron al nova alto.

Ramirez esprimis dankon al Ĉinio por ĝia subteno, dirante, ke la kuba flanko kaptos la okazon de la venonta 60a datreveno de duflankaj diplomatiaj rilatoj por antaŭenpuŝi kunlaboron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin