Novaĵoj  (Novembro 01)

(GMT+08:00) 2019-11-01 17:20:01     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 1a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: la 19a Centra Komitato de la KPĈ finis sian 4an plenan sesion; ĉina ĉefministro ekiris por vizitoj al Uzbekio kaj Tajlando. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Inter Ni. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) finis sian kvaran plenan sesion ĵaŭde en Pekino kun la publikigo de komunikaĵo.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, faris gravan paroladon en la sesio prezidita de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Laŭ la komunikaĵo, la plena sesio aŭskultis kaj diskutis laborraporton faritan de Xi komisie de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

La sesio reviziis kaj adoptis la decidon de la Centra Komitato pri iuj gravaj demandoj pri kiel subteni kaj plibonigi la sistemon de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj antaŭenpuŝi la modernigon de la regadaj sistemo kaj kapablo de Ĉinio. Xi klarigis la projekton de dokumento al la plena sesio.

La komunikaĵo diris, ke la sistemo de socialismo kun ĉinaj trajtoj estas scienca sistemo disvolvita de la Partio kaj la popolo per iliaj longtempaj praktikoj kaj esploradoj. Ĉiuj laboroj kaj agadoj de la nacia regado de Ĉinio estas efektivigitaj konforme al la sistemo de socialismo kun ĉinaj trajtoj. La regadaj sistemo kaj kapablo de la lando estas kristaliĝo de la sistemo de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj ĝia efikiga kapablo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang vendrede ekiris de Pekino por oficialaj vizitoj al Uzbekio kaj Tajlando, laŭ la invito de uzbeka ĉefministro Abdulla Aripov kaj taja ĉefministro Prayut Chan-o-cha, kaj ĉeestos serion da kunvenoj en la du landoj.

Li ĉeestos la 18an kunvenon de la Konsilio de Registaraj Ĉefoj (ĉefministroj) de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en la uzbeka ĉefurbo Taŝkento, kaj la 22an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, la 22an kunvenon de gvidantoj de la Asocio kaj Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio kaj la 14an Orient-Azian Pintkunvenon en la taja ĉefurbo Bangkoko dum la vizitoj.

La sekvanatro de Li inkluzivas Xiao Jie, ŝtatan konsilanton kaj ĝeneralan sekretarion de la Ŝtata Konsilio.

Ĉefministro Li ĵaŭde alvokis devontigon al malfermo por akceli kunlaboron kun Uzbekio kaj aliaj membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO).

Li faris la rimarkojn antaŭ sia unua oficiala vizito al Uzbekio kiel ĉina ĉefministro ekde vendredo en subskribita artikolo publikigita en lokaj ĵurnaloj. Li nomis Uzbekion amika najbaro kaj kunlaboranto de Ĉinio, kaj diris, ke estis la komuna promeso al malfermo, kiu kontribuis al gloraj ĉapitroj en la historio de la du landoj.

La ĉina ĉefministro diris en la artikolo "Antaŭenigi Malfermon kaj Kunlaboron por Komuna Disvolviĝo", ke nuntempe malfermo denove fariĝis ŝlosila vorto por disvolvado kaj revigligo de ambaŭ landoj. Ĉinio rigardas sin kiel partneron de Uzbekio por malferma kunlaboro. Li diris, "Per komuna promeso al malfermo, ni subtenos kaj faciligos nian disvolviĝon reciproke en nia plua malfermo, kaj ekspluatos niajn komparajn avantaĝojn por profundigi reciprokprofitan kunlaboron kaj krei kaj dividi disvolvajn oportunojn kune."

La diris, ke li atendas labori kun aliaj gvidantoj de membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo por reaserti la Ŝanhajan Spiriton, vastigi reciprokan malfermon, altigi la nivelon de liberigo kaj faciligo de komerco kaj investo, antaŭenpuŝi regionan ekonomian integriĝon, kaj konstrui malferman kaj inkluzivan platformon por reciprokprofita kunlaboro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde diris, ke ĉia intenco misfamigi Ĉinion aŭ malhelpi la stabilecon kaj disvolviĝon de Ĉinio estas vana kaj kondamnita al malsukceso.

Proparolanto Geng Shuang faris la komentojn responde al demando pri la parolado de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo en la instituto Hudson en Nov-Jorko merkrede.

Geng diris en gazetara konferenco, ke la ĉina flanko urĝas la usonan oficialulon repensi kaj korekti siajn erarojn, kaj ĉesi subfosi duflankajn rilatojn per rimarkoj aŭ faroj. Li diris, ke la rimarkoj de Pompeo malkaŝe atakis la Komunistan Partion de Ĉinio (KPĈ) kaj la ĉinan registaron, semis malakordon inter la KPĈ kaj la ĉina popolo, kaj intence distordis kaj malhonoris la enlandajn kaj eksterlandajn politikojn de Ĉinio. Tio plene malkaŝas la profunde enradikiĝintan politikan antaŭjuĝon kaj teruran kontraŭkomunistan pensmanieron de iuj usonaj politikistoj. Li aldonis, ke tiaj komentoj ne montris fidon aŭ forton, sed simple eksponis arogantecon kaj timon.

Geng diris ankaŭ, ke Ĉinio akiris rimarkindajn atingojn sub la forta gvidado de la KPĈ de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko antaŭ 70 jaroj. La ĉina popolo senŝanceliĝe sekvos plu la vojon de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj senĉese akiros novajn atingojn.

La usona Ĉambro de Reprezentantoj ĵaŭde voĉdone aprobis rezolucion, kiu celas oficialigi procedojn de enketo pri akuzo kontraŭ prezidento Donald Trump.

La rezolucio, publikigita pli frue ĉi-semajne de la Komitato pri Reguloj de la Ĉambro de Reprezentantoj, starigas procedojn por publika aŭskultado pri akuzo kaj publikigo de depozicioj, kaj resumas la rolon de la Juĝa Komitato de la Ĉambro de Reprezentantoj en konsidero de eblaj artikoloj de akuzo.

Estis la unua fojo, ke la ĉambro regata de demokratoj okazigis plenĉambran voĉdonon rilatan al la enketo pri akuzo kontraŭ prezidento, de post kiam prezidanto de la ĉambro Nancy Pelosi iniciatis la akuzon en la fino de septembro.

Ĵaŭde matene en socia retejo Twitter, Trump nomis la enketon pri akuzo la "plej granda politika persekuto en usona historio" kaj asertis, ke tio vundas la borson de la nacio.

La ĉilia registaro anoncis merkrede, ke Ĉilio ne plu gastigos la kunvenon de partoprenantaj partioj de la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo, planitan por decembro. Patricia Espinosa, plenuma sekretario de la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo diris tiutage, ke la UN nun serĉas alternativon.

Ĉilia prezidento Sebastian Pinera anoncis merkrede, ke lia lando decidis ne gastigi la pintkunvenon de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro planitan por novembro nek la kunvenon de partoprenantaj partioj de la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo, planitan por decembro. Ni profunde bedaŭras la problemojn kaj maloportunaĵojn

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin