Xi Jinping adresis gratulmesaĝon por la 70-jariĝo de ĈAS

(GMT+08:00) 2019-11-01 19:30:22     Redaktoro:Xiong

Okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Akademio pri Sciencoj (ĈAS), Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, tiel ankaŭ ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, sendis gratulan mesaĝon, en la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, al ĉiuj tekniksciencistoj kaj laborantoj de la Akademio, farante al ili sincerajn salutojn.

En la gratula mesaĝo Xi rimarkigis, ke dum la 70 jaroj, sub la firma gvidado de la Partio, la Ĉina Akademio pri Sciencoj, kun brava esplorado, pionireca novokreado kaj kuraĝa praktikado, solvis aron da gravaj tekniksciencaj problemoj rilatantaj al ŝtataj interesoj, atingis serion da originalaj rezultoj unuaklasaj, kaj komponis la brilajn ĉapitrojn por la tekniksciencaj kreaĵoj de la nova Ĉinio.

Xi substrekis, ke en la nuna mondo novokreo estas la unua dinamiko de disvolvo. Li esperis, ke la Ĉina Akademio pri Sciencoj ne forgesu la komencan intencon, firme tenu la mision, kaj faru sian plejeblecon, por ke Ĉinio fariĝu teknikscience potenca lando en la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin