Ĉia intenco misfamigi Ĉinion estas kondamnita al malsukceso

(GMT+08:00) 2019-11-01 10:57:35     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde diris, ke ĉia intenco misfamigi Ĉinion aŭ malhelpi la stabilecon kaj disvolviĝon de Ĉinio estas vana kaj kondamnita al malsukceso.

Proparolanto Geng Shuang faris la komentojn responde al demando pri la parolado de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo en la instituto Hudson en Nov-Jorko merkrede.

Geng diris en gazetara konferenco, ke la ĉina flanko urĝas la usonan oficialulon repensi kaj korekti siajn erarojn, kaj ĉesi subfosi duflankajn rilatojn per rimarkoj aŭ faroj.

Li diris, ke la rimarkoj de Pompeo malkaŝe atakis la Komunistan Partion de Ĉinio (KPĈ) kaj la ĉinan registaron, semis malakordon inter la KPĈ kaj la ĉina popolo, kaj intence distordis kaj malhonoris la enlandajn kaj eksterlandajn politikojn de Ĉinio. Tio plene malkaŝas la profunde enradikiĝintan politikan antaŭjuĝon kaj teruran kontraŭkomunistan pensmanieron de iuj usonaj politikistoj. Li aldonis, ke tiaj komentoj ne montris fidon aŭ forton, sed simple eksponis arogantecon kaj timon.

Geng diris ankaŭ, ke Ĉinio akiris rimarkindajn atingojn sub la forta gvidado de la KPĈ de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko antaŭ 70 jaroj. La ĉina popolo senŝanceliĝe sekvos plu la vojon de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj senĉese akiros novajn atingojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin