Ĉina ĉefministro alvokas malfermon por pli proksimaj rilatoj inter Ĉinio kaj Uzbekio kaj pli bona kunlaboro de ŜKO

(GMT+08:00) 2019-11-01 11:28:25     Redaktoro:Yu
Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde alvokis devontigon al malfermo por akceli kunlaboron kun Uzbekio kaj aliaj membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO).

Li faris la rimarkojn antaŭ sia unua oficiala vizito al Uzbekio kiel ĉina ĉefministro ekde vendredo en subskribita artikolo publikigita en lokaj ĵurnaloj.

Li nomis Uzbekion amika najbaro kaj kunlaboranto de Ĉinio, kaj diris, ke estis la komuna promeso al malfermo, kiu kontribuis al gloraj ĉapitroj en la historio de la du landoj.

La ĉina ĉefministro diris en la artikolo "Antaŭenigi Malfermon kaj Kunlaboron por Komuna Disvolviĝo", ke nuntempe malfermo denove fariĝis ŝlosila vorto por disvolvado kaj revigligo de ambaŭ landoj. Ĉinio rigardas sin kiel partneron de Uzbekio por malferma kunlaboro. Li diris, "Per komuna promeso al malfermo, ni subtenos kaj faciligos nian disvolviĝon reciproke en nia plua malfermo, kaj ekspluatos niajn komparajn avantaĝojn por profundigi reciprokprofitan kunlaboron kaj krei kaj dividi disvolvajn oportunojn kune."

La diris, ke li atendas labori kun aliaj gvidantoj de membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo por reaserti la Ŝanhajan Spiriton, vastigi reciprokan malfermon, altigi la nivelon de liberigo kaj faciligo de komerco kaj investo, antaŭenpuŝi regionan ekonomian integriĝon, kaj konstrui malferman kaj inkluzivan platformon por reciprokprofita kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin