Usona Ĉambro de Reprezentantoj adoptis rezolucion oficialigi procedojn de enketo pri eksigo de Trump

(GMT+08:00) 2019-11-01 12:29:20     Redaktoro:Yu

La usona Ĉambro de Reprezentantoj ĵaŭde voĉdone aprobis rezolucion, kiu celas oficialigi procedojn de enketo pri akuzo kontraŭ prezidento Donald Trump.

La rezolucio, publikigita pli frue ĉi-semajne de la Komitato pri Reguloj de la Ĉambro de Reprezentantoj, starigas procedojn por publika aŭskultado pri akuzo kaj publikigo de depozicioj, kaj resumas la rolon de la Juĝa Komitato de la Ĉambro de Reprezentantoj en konsidero de eblaj artikoloj de akuzo.

Estis la unua fojo, ke la ĉambro regata de demokratoj okazigis plenĉambran voĉdonon rilatan al la enketo pri akuzo kontraŭ prezidento, de post kiam prezidanto de la ĉambro Nancy Pelosi iniciatis la akuzon en la fino de septembro.

Ĵaŭde matene en socia retejo Twitter, Trump nomis la enketon pri akuzo la "plej granda politika persekuto en usona historio" kaj asertis, ke tio vundas la borson de la nacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin