19a Centra Komitato de KPĈ finis sian 4an plenan sesion

(GMT+08:00) 2019-11-01 13:12:10     Redaktoro:Yu
La 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) finis sian kvaran plenan sesion ĵaŭde en Pekino kun la publikigo de komunikaĵo.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, faris gravan paroladon en la sesio prezidita de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Laŭ la komunikaĵo, la plena sesio aŭskultis kaj diskutis laborraporton faritan de Xi komisie de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

La sesio reviziis kaj adoptis la decidon de la Centra Komitato de la KPĈ pri iuj gravaj demandoj pri kiel subteni kaj plibonigi la sistemon de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj antaŭenpuŝi la modernigon de la regadaj sistemo kaj kapablo de Ĉinio. Xi klarigis la projekton de dokumento al la plena sesio.

La komunikaĵo diris, ke la sistemo de socialismo kun ĉinaj trajtoj estas scienca sistemo disvolvita de la Partio kaj la popolo per iliaj longtempaj praktikoj kaj esploradoj. Ĉiuj laboroj kaj agadoj de la nacia regado de Ĉinio estas efektivigitaj konforme al la sistemo de socialismo kun ĉinaj trajtoj. La regadaj sistemo kaj kapablo de la lando estas kristaliĝo de la sistemo de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj ĝia efikiga kapablo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin