Vespere de la unua de novembro la polico en Essex, Britio, deklaris, ke nun la polico konfirmas, ke la 39 kadavroj trovitaj en kontenero de kamiono en la lasta monato ĉiuj estas de vjetnamoj.
En la deklaro la policoficiro Tim Smith, kiu plene respondecas pri la enketo de la identeco de tiuj viktimoj, diris: "Nun ni konfirmas, ke la viktimoj estas vjetnamaj civitanoj, kaj la polico tenas kontakton kun la vjetnama registaro. Ni jam havis rektan kontakton kun iuj vjetnamaj kaj britaj familioj, kaj ni kredas, ke kelkaj familioj de viktimoj jam estas trovitaj."
La polico diris ankaŭ, ke la laboro kolekti atestojn ankoraŭ estas farata.