Li Keqiang intervidiĝis kun uzbeka ĉefministro

(GMT+08:00) 2019-11-02 14:26:26     Redaktoro:Pluveta
Vendrede posttagmeze laŭ la loka tempo en Taŝkento ĉina ĉefministro Li Keqiang faris interparolon kun uzbeka ĉefministro Abdulla Aripov.

Li diris, ke Ĉinio kaj Uzbekio estas amikaj najbaroj. La du landoj longtempe tenas sanajn kaj stabilajn rilatojn, la politika reciproka konfido senĉese fortiĝis kaj la efika kunlaboro profundiĝis.

Li emfazis, ke Ĉinio kaj Uzbekio devas kapti la ŝancon por larĝigi dudirektan malfermon kaj konstrui novan strukturon de la efika kunlaboro.

Aripov diris, ke Uzbekio alte taksis la rilatojn kun Ĉinio. La dulandaj gvidantoj tenas intimajn interŝanĝojn kaj liveris forton por disvolvi la dulandajn rilatojn. Uzbekio bonvenigas investadon de ĉinaj entreprenoj kaj volas eksporti pli multajn agrikulturaĵojn al Ĉinio kaj senŝese firmigi la tradician amikecon kaj ampleksan strategian partnerecon de la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin