Li Keqiang intervidiĝis kun rusa ĉefministro

(GMT+08:00) 2019-11-02 14:26:54     Redaktoro:Pluveta

Vendrede vespere laŭ la loka tempo en Taŝkento ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun sia rusa paralelulo Dmitry Medvedev, kiu ĉeestos al la ĉefministra kunveno de Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

Li diris, ke Ĉinio kaj Rusio estas ampleksaj strategiaj kunlaboraj partneroj kaj gravaj membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Ĉinio volas kune kun Rusio fortigi kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj kaj protekti la pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo.

Medevedev diris, ke estas sukcesa la interŝanĝa jaro de Rusio kaj Ĉinio pri loka kunlaboro. La du flankoj devas senŝese profundigi kreivan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi la disvolviĝon de la dulandaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin