Li Keqiang ĉeestas kunvenon de Konsilio de Registaraj Ĉefoj de ŜKO

(GMT+08:00) 2019-11-03 09:24:55     Redaktoro:Zhao

Sabate antaŭtagmeze laŭ loka tempo en la uzbeka ĉefurbo Taŝkento ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la 18an kunvenon de la Konsilio de Registaraj Ĉefoj (Ĉefministroj) de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Al la kunveno ĉeestis ankaŭ uzbeka ĉefministro Abdulla Aripov, rusa ĉefministro Dmitri Medvedev, kazaĥa ĉefministro Askar Mamin, kirgiza ĉefministro Mukhammedkalyi Abylgaziev, taĝika ĉefministro Kokhir Rasulzoda kaj registaraj reprezentantoj el Pakistano, Hindio kaj observantolandoj.

En sia parolado Li Keqiang esprimis, ke en la lastaj 18 jaroj la Ŝanhaja Kunlabora Organizo ekde sia fondiĝo ĉian tenis bonan tendencon de disvolviĝo kaj akiris abundajn kunlaborajn fruktojn en multaj kampoj. En la biŝketa pintkunveno okazinta en junio ĉi-jare ĉina prezidanto Xi Jinping proponis konstrui pli striktan komunumon de komuna sorto de la organizo. Nun la internacia situacio estas komplika kaj havas profundan ŝanĝiĝon. Evidente pliiĝas nestabilaj kaj necertaj faktoroj kaj reduktiĝas movforto por la monda ekonomia kreskado. La membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo devas pliigi solidarecon kaj reciprokan fidon, riĉigi kunlaborajn enhavojn, man-en-mane trakti defiojn, efektivigi komunajn konsentojn de la pintkunveno kaj antaŭenigi kunlaboron de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin