Turka specialisto: ĈIIE estas grava rimedo por antaŭeigi mondan ekonomion

(GMT+08:00) 2019-11-03 12:15:02     Redaktoro:Zhao

Baldaŭ komenciĝos la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝanhajo, en kiu partoprenos 54 turkaj entreprenoj kun totala ekspona areo de proksimume 1 500 kvadrataj metroj. Mesut Aktasci estas turka specialisto pri ĉinaj demandoj kaj mem entreprenas konsultiĝan kompanion rilate negocojn kun Ĉinio, kiu liveras konsultiĝan servon al turkaj kompanioj kaj entreprenoj havantaj komercojn kun Ĉinio. Li dividis siajn opiniojn pri la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

Mesut Aktasci konigis, ke pro tio, ke li bone konas Ĉinion kaj posedas konsultiĝan kompanion, multaj turkaj kompanioj venis al li kaj konsultiĝis pri partopreno en la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Li trovis, ke antaŭe turkaj entreprenoj atentis pri ekspluatado de eŭropaj merkatoj, ili do plimulte zorgis pri ŝatoj kaj konsumaj kutimoj de eŭropaj konsumantoj kaj faris dezajnadon kaj pakadon de la produktoj laŭ la eŭropaj normoj. Nun ili volas eniri la ĉinan merkaton, ili do volas scii plimulte pri ĉinaj trajtoj. Li opiniis, ke la okazigo de Ĉina Internacia Importa Ekspozicio liveras platformon de interŝanĝo kaj interkompreno por diverslandaj entreprenistoj, sur kiu oni povas realigi kungajnon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin