Prezidanto Xi faras inspektadon en Ŝanhajo

(GMT+08:00) 2019-11-03 14:42:59     Redaktoro:Zhao

Sabate ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris inspektadon en Ŝanhajo. Li vizitis la distriktojn Yangpu kaj Changning por scii projekton kaj konstruon de publika spaco, kvartalan regadon kaj servadon, kaj intime babilis kun lokaj loĝantoj.

Xi montris, ke la popola urbo estis konstruita de la popolo kaj por la popolo. En la urba konstruado oni devas praktiki la disvolvan ideon kun la popolo kiel la centro, racie anranĝi spacojn por produktado, vivado kaj ekologio, por ke la urbo fariĝu paradizo por la loĝantoj.

Xi ankaŭ faris intiman babiladon kun lokaj loĝantoj, inkluzive de alilandaj, kaj detale demandis pri iliaj opinioj pri la leĝprojekto. Li emfazis, ke la demokratio de Ĉinio estas tutproceza demokratio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin