Li Keqiang: Ĉiuj flankoj klopodu por Kodo de Konduto

(GMT+08:00) 2019-11-03 16:58:15     Redaktoro:Zhao

Ĉeestante la 22an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj dimanĉe en Bangkoko, ĉina ĉefministro Li Keqiang esprimis, ke sub la komuna klopodo de Ĉinio kaj la sudorientaziaj landoj la situacio en la Suda Ĉina Maro estas ĝenerale stabila. Li diris, ke en la pasinta jaro li elmetis la vizion ellabori la Kodon de Konduto en la Suda Ĉina Maro en tri jaroj. Nur en unu jaro diversaj partioj jam finis la unuan tralegon kaj startigis la duan tralegon. La Kodo de Konduto en la Suda Ĉina Maro estas la altgradigita versio de la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro. Li esperis, ke ĉiuj flankoj observos la principojn de la Kodo de Konduto, aktive akcelos interkonsiliĝon laŭ komune konsentita horaro kaj kune klopodos por fini la duan tralegon en 2020, meti solidan bazon por realigi la "trijaran vizion" kaj konstrui la Sudan Ĉinan Maron en maron de paco, amikeco kaj kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin