Inaŭguriĝis la 35a Pintkunveno de ASOAL

(GMT+08:00) 2019-11-03 17:20:30     Redaktoro:Shanshan

Sabate en Bangkoko inaŭguriĝis la 35a Pintkunveno de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj seriaj kunvenoj de Gvidantoj de Orient-Azio. Prayuth Chan-ocha, ĉefministro de Tailando, deĵoranta prezidanto-lando de ASOAL, faris parolon dirante, ke membroj de ASOAL kaj dialogaj partneroj devas fortigi kunlaboron por trakti komune alfrontatajn defiojn kaj realigi daŭrigeblan disvolviĝon.

En la inaŭgura ceremonio, Prayuth diris, ke ASOAL kaj la mondo frontas pli kaj pli multajn defiojn kaj necertecojn, inkluzive de malrapidiĝo de kreskado de monda ekonomio, kaj konkurenco de tutmonda kaj regiona geopolitiko, kiel ekzample ekonomiaj konfliktoj. Plurflankismo frontas defiojn kaj intimaj partneraj rilatoj kaj amikeco estas ŝlosiloj por trakti tiujn defiojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin