Li Keqiang intervidiĝis kun ĝenerala sekretario de UN

(GMT+08:00) 2019-11-04 12:12:10     Redaktoro:Li
Dimanĉe en Bangkoko, ĉefurbo de Tajlando, ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de la UN.

Li diris, ke okazis grandaj ŝanĝiĝoj de la nuna internacia situacio. Kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN, Ĉinio daŭre firmigos konservon de multflankeco, internacia sistemo kun la UN kiel la kerno kaj internacia ordo bazita sur internacia leĝo. Ĉinio volas profundigi kunlaboron kun la UN kaj subteni laborojn de sinjoro Guterres por kune efektivigi la tagordon de daŭrigebla disvolvo.

Guterres diris, ke la nuna monda situacio estas komplika. La ĉina disvolviĝo estas favora por la procezo de monda multflankeco kaj protekto de la monda paco. La sekretariejo de la UN subtenas la iniciaton Zono kaj Vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin