Li Keqiang: Ĉinio volas kunordigi iniciaton Zono kaj Vojo kun disvolvaj strategioj de ASOAL

(GMT+08:00) 2019-11-04 12:08:53     Redaktoro:Li
Dimanĉe matene laŭ loka tempo en Bangkoko, ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis en la 22a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL). Li emfazis, ke Ĉinio ĉiam persistas sur la vojo de paca disvolvado, sekvas kungajnan kaj malferman strategion, kaj volas kunordigi la iniciaton Zono kaj Vojo kun disvolvaj strategioj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj ĉiuj ĝiaj membroj.

Li diris, ke la dialogo inter Ĉinio kaj la ASOAL donis al du flankoj kaj la regiono feliĉon. Fronte al la malsuprenira premo de la monda ekonomio, ĉiuj landoj alfrontas ekstreman defion. Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj devas kune protekti multflankecon kaj liberan komercon, rezisti al riskoj kaj realigi komunan disvolviĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin