Xi emfazis disvolvadon kun popolo kiel centro en urba konstruado

(GMT+08:00) 2019-11-04 13:55:47     Redaktoro:Yu

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke la koncepto de disvolvado kun la popolo kiel la centro devas esti efektivigita en urba konstruado.

Xi faris la rimarkojn dum inspektado en Ŝanhajo, la ekonomia centro de Ĉinio sabate.

"La urboj estas konstruataj de la popolo kaj estas por la popolo," Xi diris dum vizito al sekcio de la Akvoprovizejo Yangshupu situanta en publika spaco de Yangpu Binjiang. Li diris, ke homoj nun havas senton de feliĉo kaj gajno, ĉar la antaŭa regiono plena de rustaĵoj, kiu atestis la cent-jaran industrian disvolviĝon de Ŝanhajo, nun transformiĝis en belan loĝeblan zonon.

Xi vokis racie aranĝi la spacon por produktado, vivo kaj ekologiaj celoj kaj vastigi publikan spacon por ke la publiko havu lokojn por ripozo, korpkonstruo kaj distrado. Li aldonis, "Ni devas lasi la urbon fariĝi paradizo por komforta vivo kaj laboro de la publiko."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin