Ĉina ĉefministro vokis revenigi ĉina-aŭstraliajn rilatojn al normala vojo

(GMT+08:00) 2019-11-04 14:09:38     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris dimanĉe en Bangkoko, ke Ĉinio kaj Aŭstralio devas intensigi komunajn klopodojn por akceli reciprokan komprenon kaj fidon, konvene trakti malkonsentojn kaj revenigi duflankajn rilatojn al la normala vojo.

Li faris la rimarkojn en renkontiĝo kun sia aŭstralia paralelulo Scott Morrison flanke de serio da kunvenoj de gvidantoj pri orient-azia kunlaboro. La dimanĉa renkontiĝo estis la sepa ĉiujara kunveno inter la du registaraj ĉefoj. Li diris, ke sanaj kaj stabilaj ĉina-aŭstraliaj rilatoj ne nur profitigos ambaŭ popolojn, sed ankaŭ kontribuos al stabileco kaj disvolvado de la regiono kaj la mondo. Li rimarkigis, ke ne ekzistas historia plendo aŭ konflikto de fundamentaj interesoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio, kaj ke la du flankoj devas kapti la ĝeneralan direkton de la interrilatoj, vere konsideri unu la alian kiel disvolvan oportunon, fari konstruemajn interŝanĝojn kaj kunlaboron surbaze de reciproka respekto kaj egala traktado, akceli komunajn klopodojn por plibonigi reciprokan komprenon kaj fidon, konvene trakti malkonsentojn, revenigi la duflankajn rilatojn al la normala vojo kaj antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn por stabila kaj daŭra disvolviĝo. Li ankaŭ esprimis la esperon, ke la aŭstralia flanko renkontos Ĉinion duonvoje kaj klopodos por certigi sanan kaj stabilan disvolviĝon de la rilatoj.

Morrison diris, ke la aŭstralia flanko atribuas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio kaj sin devontigas por akcelo de la disvolvado de aŭstralia-ĉinaj rilatoj. Li diris, ke kunlaboro inter la du flankoj rikoltis pozitivajn rezultojn en la kampoj de komerco, mediprotekto, neregistaraj interŝanĝoj kaj internaciaj studentoj, alportante efektivajn profitojn al ambaŭ landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin