Prezidanto Xi renkontiĝis kun serba ĉefministro Brnabic

(GMT+08:00) 2019-11-04 20:09:45     Redaktoro:Yu

Lunde en Ŝanhajo, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun serba ĉefministro Ana Brnabic.

Xi petis Brnabic transdoni liajn sincerajn salutojn kaj bondezirojn al prezidento Aleksandar Vucic kaj diris, ke la decido de prezidento Vucic pri sendo de ĉefministro al la dua Ĉina Internacia Import-Ekspozicio plene reflektas grandan gravecon donitan de la serba flanko al kunlaboro kun Ĉinio. Li diris, ke la ĉina flanko pretas labori kun la serba flanko por senĉese profundigi politikan reciprokan fidon, kune konstrui la Zonon kaj Vojon, puŝi la ĉina-serban ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo kaj konstrui pli striktan komunumon kun komunaj interesoj. Li aldonis, ke la du flankoj devas fortigi multflankan kunlaboron kaj kune defendi bazajn normojn pri internaciaj rilatoj kaj multflankecon. La ĉina flanko volas klopodi kun ĉiuj koncernaj landoj inkluzive de Serbio por akceli stabilan disvolvadon de kunlaboro inter Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj.

Brnabic diris, ke la serba flanko admiras grandan atingon de Ĉinio en disvolvado, partoprenos plu en la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, subtenas ĉinajn kompaniojn investi en Serbio kaj volas ludi pozitivan rolon por antaŭenigi kunlaboron inter centr- kaj orient-eŭropaj landoj kaj Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin