Novaĵoj (Novembro 04)

(GMT+08:00) 2019-11-04 16:00:52     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 4a de novembro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi emfazis disvolvadon kun popolo kiel la centro en urba konstruado; Ĉinio volas kunordigi la iniciaton Zono kaj Vojo kun disvolvaj strategioj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke la koncepto de disvolvado kun la popolo kiel la centro devas esti efektivigita en urba konstruado.

Xi faris la rimarkojn dum inspektado en Ŝanhajo, la ekonomia centro de Ĉinio sabate. "La urboj estas konstruataj de la popolo kaj estas por la popolo," Xi diris dum vizito al sekcio de la Akvoprovizejo Yangshupu situanta en publika spaco de Yangpu Binjiang. Li diris, ke homoj nun havas senton de feliĉo kaj gajno, ĉar la antaŭa regiono plena de rustaĵoj, kiu atestis la cent-jaran industrian disvolviĝon de Ŝanhajo, nun transformiĝis en belan loĝeblan zonon.

Xi vokis racie aranĝi la spacon por produktado, vivo kaj ekologiaj celoj kaj vastigi publikan spacon por ke la publiko havu lokojn por ripozo, korpkonstruo kaj distrado. Li aldonis, "Ni devas lasi la urbon fariĝi paradizo por komforta vivo kaj laboro de la publiko."

Dimanĉe matene laŭ loka tempo en Bangkoko, ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis en la 22a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL). Li emfazis, ke Ĉinio ĉiam persistas sur la vojo de paca disvolvado, sekvas kungajnan kaj malferman strategion, kaj volas kunordigi la iniciaton Zono kaj Vojo kun disvolvaj strategioj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj ĉiuj ĝiaj membroj.

Li diris, ke la dialogo inter Ĉinio kaj la ASOAL donis al du flankoj kaj la regiono feliĉon. Fronte al la malsuprenira premo de la monda ekonomio, ĉiuj landoj alfrontas ekstreman defion. Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj devas kune protekti multflankecon kaj liberan komercon, rezisti al riskoj kaj realigi komunan disvolviĝon.

La saman tagon, ĉefministro Li intervidiĝis kun Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de la UN.

Li diris, ke okazis grandaj ŝanĝiĝoj de la nuna internacia situacio. Kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN, Ĉinio daŭre firmigos konservon de multflankeco, internacia sistemo kun la UN kiel la kerno kaj internacia ordo bazita sur internacia leĝo. Ĉinio volas profundigi kunlaboron kun la UN kaj subteni laborojn de sinjoro Guterres por kune efektivigi la tagordon de daŭrigebla disvolvo.

Guterres diris, ke la nuna monda situacio estas komplika. La ĉina disvolviĝo estas favora por la procezo de monda multflankeco kaj protekto de la monda paco. La sekretariejo de la UN subtenas la iniciaton Zono kaj Vojo.

Ĉefministro Li diris dimanĉe en Bangkoko, ke Ĉinio kaj Aŭstralio devas intensigi komunajn klopodojn por akceli reciprokan komprenon kaj fidon, konvene trakti malkonsentojn kaj revenigi duflankajn rilatojn al la normala vojo.

Li faris la rimarkojn en renkontiĝo kun sia aŭstralia paralelulo Scott Morrison flanke de serio da kunvenoj de gvidantoj pri orient-azia kunlaboro. La dimanĉa renkontiĝo estis la sepa ĉiujara kunveno inter la du registaraj ĉefoj. Li diris, ke sanaj kaj stabilaj ĉina-aŭstraliaj rilatoj ne nur profitigos ambaŭ popolojn, sed ankaŭ kontribuos al stabileco kaj disvolvado de la regiono kaj la mondo. Li rimarkigis, ke ne ekzistas historia plendo aŭ konflikto de fundamentaj interesoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio, kaj ke la du flankoj devas kapti la ĝeneralan direkton de la interrilatoj, vere konsideri unu la alian kiel disvolvan oportunon, fari konstruemajn interŝanĝojn kaj kunlaboron surbaze de reciproka respekto kaj egala traktado, akceli komunajn klopodojn por plibonigi reciprokan komprenon kaj fidon, konvene trakti malkonsentojn, revenigi la duflankajn rilatojn al la normala vojo kaj antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn por stabila kaj daŭra disvolviĝo. Li ankaŭ esprimis la esperon, ke la aŭstralia flanko renkontos Ĉinion duonvoje kaj klopodos por certigi sanan kaj stabilan disvolviĝon de la rilatoj.

Morrison diris, ke la aŭstralia flanko atribuas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio kaj sin devontigas por akcelo de la disvolvado de aŭstralia-ĉinaj rilatoj. Li diris, ke kunlaboro inter la du flankoj rikoltis pozitivajn rezultojn en la kampoj de komerco, mediprotekto, neregistaraj interŝanĝoj kaj internaciaj studentoj, alportante efektivajn profitojn al ambaŭ landoj.

La 2a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) malfermiĝos marde en Ŝanhajo. Pro la granda sukceso de la lastjara ekspozicio, ĉi-jare pli ol 3 000 entreprenoj el pli ol 150 landoj kaj regionoj partoprenos en la ekspozicio en pli granda skalo kaj kun pli bonaj servoj kaj pli riĉaj enhavoj. Fronte al la nuna monda ekonomia situacio sub pli granda malsuprenira premo, diversaj landoj havas pli grandan entuziasmon pri merkatado en Ĉinio.

La Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estas la unua ŝtatnivela ekspozicio orientita al importado en la mondo kaj ankaŭ grava rimedo prenita de Ĉinio por malfermi merkaton al la mondo. La unua ekspozicio en la lasta jaro rikoltis riĉajn fruktojn per atingitaj intencaj transakcioj de 57,83 miliardoj da usonaj dolaroj. En la pasintaj jaroj, bonkvalitaj internaciaj produktoj eniris la ĉinan merkaton kaj havis grandan debiton. Fremdlandaj komercistoj eksciis, ke la granda potencialo de la ĉina merkato estas neimagebla, se oni provizas ĝin per bonkvalitaj servoj kaj produktoj, kaj la ĉina merkato malfermita ĉiam pli larĝe estas absolute nepreterlasebla oportuno por ili.

Ĉi-jare la ekspozicio havas pli grandan skalon laŭ la areo kaj la nombro de partoprenantoj, tamen ĝi ankoraŭ ne povas kontentigi la postulon de entreprenoj dezirantaj aliĝon al ĝi. La ekspozicio en pli granda skalo kaj kun pli bonaj servoj kaj pli riĉaj enhavoj refoje montras al la mondo firman decidon de Ĉinio pri subteno al multflanka komerca sistemo kaj disvolvado de libera komerco.

Konferenco de la UN pri Komerco kaj Disvolvado, kies stabejo troviĝas en Ĝenevo, sendos delegitojn al la 2a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Antaŭ la vojaĝo, ĝenerala sekretario de la organizo Mukhisa Kituyi havis ekskluzivan intervjuon kun Ĉina Komunikila Grupo. Li diris, ke per okazigo de la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio Ĉinio starigis novan platformon por la eksportado de diversaj landoj, kaj la tuta mondo estas optimisma pri la okazaĵo.

Kituyi diris, ke ĉi-jare pli multaj landoj partoprenos en la ekspozicio danke al ĝia granda sukceso en la lasta jaro. La platformo liverita de Ĉinio estas unika kaj instigas evoluantajn landojn partopreni en ĝi. Okazigo de la ekspozicio havas eksterordinaran signifon kaj estas aparte grava por evoluantaj landoj sub la nuna ekonomia situacio kaj multaj necertecoj kaj leviĝo de protektismo kaj komercaj barieroj.

Kituyi aldonis, ke la ideo de Ĉinio pri la ekspozicio estas tre pozitiva kaj grava. Multaj evoluantaj landoj havas nur limigitajn kanalojn al ĉefaj merkatoj de la mondo, kaj Ĉinio uzas la ekspozicion por importi produktojn de evoluantaj landoj, kio estas tre grava precipe por tiuj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin