Okazis forumo de diplomitoj de Ĉina Komunika Universitato pri Esperanto

(GMT+08:00) 2019-11-05 21:44:11     Redaktoro:Ĝoja

Antaŭtagmeze de la 30-a de oktobro en Ĉina Komunika Universitato okazis forumo de diplomitoj pri Esperanto titolita Rakontoj pri hejmloko, lingvoj kaj kulturoj. Diplomitoj de la studfako Esperanto de la universitato, esperantistoj el Pekino kaj Tianjin-municipo, kaj gvidantoj, instruistoj kaj studentoj de fremdlingva akademio sub la universitato, pli ol 40 homoj ĉeestis al la forumo.

Salutas Li Zuowen, estro de la fremdlingva akademio sub la universitato

En la forumo salutis Li Zuowen, estro de la fremdlingva akademio sub la universitato. Li diris, ke en 1961 la universitato varbis la unuajn studentojn pri la fako Esperanto. De la jaro 1961 proksimume 60 studentoj de la fako finis lernadon kaj plejmultaj el ili nun laboras por Esperanto.

S-ro Liu Junfang, unu el la unuaj studentoj, rememoras sian studadon en la universitato

S-ro Liu Junfang, unu el la unuaj studentoj kaj unu el fondintoj de Esperanto-radio en Ĉinio, rememoris sian studadon en la universitato kaj esprimis honoron servi kiel parolisto kaj ĵurnalisto de Esperanto en Ĉina Radio Internacia.

S-ro Yu Tao dividas interesojn dum la lernado de Esperanto kaj gajnojn pro Esperanto

S-ro Yu Tao, direktoro de Ĉina Bildgazeto, studis en la universitato de 1987 ĝis 1991. Li dividis interesojn dum la lernado de Esperanto kaj gajnojn pro Esperanto.

Ankaŭ s-ro Wang Junxiao, s-ro Xiao Henggang, s-ino Wang Shanshan kaj fraŭlino Li Lu prelegis.

Prez. de Pekina Esperanto-Asocio s-ino Yu Jianchao (maldekstre) donacis librojn al la universitato

En la forumo prez. de Pekina Esperanto-Asocio s-ino Yu Jianchao donacis librojn al la universitato.

 Honora membro de UEA kaj honora prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio s-ro Nan Youli faras resumon

Fine honora membro de UEA kaj honora prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio s-ro Nan Youli rimarkigis la du unikajn trajtojn de la ĉina Esperanto-movado: unue, ĉinaj gvidantoj kaj registaro, ekzemple prezidanto Mao Zedong kaj ĉefministro Zhou Enlai, tre atentas la aferojn de Esperanto; kaj due, frue de la 60-aj jaroj de la lasta jarcento la universitato (tiam ĝi estis titolita Pekina Radia Akademio) aranĝis kurson pri Esperanto, kaj en la 60-aj jaroj de la lasta jarcento Ĉinio komencis radion de Esperanto. Li esperis, ke Pekina Esperanto-Asocio pli multe kunlaboros kun la universitato por Esperanto-movado en Ĉinio.

Salutas prez. de Pekina Esperanto-Asocio s-ino Yu Jianchao

Prelegas Wang Junxiao, eksstudento de la universitato

Prelegas Xiao Henggang, eksstudento de la universitato

Prelegas Wang Shanshan, eksstudento de la universitato

Prelegas Li Lu, eksstudento de la universitato

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin