Li Keqiang ĉeestis en la 14a Orient-Azia Pintkonferenco

(GMT+08:00) 2019-11-05 13:15:22     Redaktoro:Li

Lunde posttagmeze laŭ loka tempo en Bangkoko, ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis en la 14a Orient-Azia Pintkonferenco. Gvidantoj de dek membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL), sud-korea prezidento Moon Jae-in, rusa ĉefministro Dmitry Medvedev, hinda ĉefministro Narendra Modi, aŭstralia ĉefministro Scoot Morrison, nov-zelanda ĉefministro Jacinda Ardern kaj konsilisto pri nacia sekureco de usona prezidento Robert C. O'Brien ĉeestis en la pinkfonferenco. Taja ĉefministro prezidis la konferencon.

Li diris, ke okazis grandaj ŝanĝiĝoj de la nuna internacia situacio. Fronte al la malsuprenira premo de la monda ekonomio kaj regionaj problemoj, la orient-azia regiono devas rezisti al riskoj kaj defioj, garantii stabilan kreskon de ekonomio, kaj protekti pacon kaj disvolvadon.

La pintkonferenco adoptis deklaron pri kontinuigebla partnereco, kaj dokumentojn de kunlaboro pri bato kontraŭ narkotaĵa disvastigo kaj translanda krimo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin