Malfermiĝis dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio

(GMT+08:00) 2019-11-05 12:35:35     Redaktoro:Yu

Marde en Ŝanhajo malfermiĝis la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Prezidanto Xi Jinping faris tonikan paroladon en la malferma ceremonio. Li faris tri proponojn pri ekonomia tutmondiĝo, alvokante konstrui malferman kaj kunlaboran mondan ekonomion, malferman kaj novigeman mondan ekonomion, kaj malferman kaj kundividan mondan ekonomion.

Xi anoncis, ke Ĉinio adoptos kvin rimedojn por antaŭenigi altnivelan pordmalfermon. Li diris, ke Ĉinio plilarĝigos la merkatan malfermon, plu optimumigos komercan medion, profundigos multflankan kaj duflankan kunlaboron kaj daŭrigos komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo.

Li promesis en la parolado, ke Ĉinio plibonigos la komercan medion por fari ĝin pli merkat-orientita, laŭleĝa kaj internacia. Li diris, ke Ĉinio faris grandan progreson en grandigo de importado por akcelo de konsumo kaj redukto de tarifoj, kio estis parto de klopodoj de la lando por plua malfermo de la merkato.

Li aldonis, ke Ĉinio persistos en la nova disvolva filozofio, efektivigos strategion pri disvolvado akcelata per novigado, nutros kaj grandigos novan kinet-energion, liverante pli da novaj oportunoj por kresko de la monda ekonomio. Li akcentis, ke la ĉina ekonomio certe havos pli brilan estontecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin