Ĉinio sendis novan sateliton de la navigad-satelita sistemo BeiDou en la kosmon de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en Sichuan-provinco je la 1a horo kaj 43 minutoj marde antaŭtagmeze.
Pafita per la portoraketo Changzheng-3B, ĝi estas la 49a satelito de la familio BeiDou kaj la 24a satelito de la sistemo BeiDou-3. Tio ankaŭ markis, ke entute tri satelitoj de la sistemo BeiDou-3 estis senditaj en la inklinan geosinkronan terorbiton.