Motoro de Ĉinio akcelas konstruadon de malferma monda ekonomio

(GMT+08:00) 2019-11-05 17:49:15     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde faris la tonikan paroladon "malfermo kaj kunlaboro, komuna estonteco" en la malferma ceremonio de la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Li faris tri proponojn pri ekonomia tutmondiĝo, alvokante konstrui malferman kaj kunlaboran mondan ekonomion, malferman kaj novigeman mondan ekonomion, kaj malferman kaj kundividan mondan ekonomion, kaj anoncis, ke Ĉinio adoptos kvin rimedojn por antaŭenigi altnivelan pordmalfermon. Li diris, ke Ĉinio plilarĝigos la merkatan malfermon, plu optimumigos komercan medion, profundigos multflankan kaj duflankan kunlaboron kaj daŭrigos komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo, kio reflektis respondecon kaj devon de Ĉinio kiel granda lando.

Malfermo estas distinga karakterizo de Ĉinio kaj okazigo de la importa ekspozicio estas grava rimedo manifestanta merkatan malfermon de Ĉinio al la ekstera mondo. En la lasta Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, prezidanto Xi anoncis kvin rimedojn de Ĉinio pri grandigo de malfermo. Unu jaron poste, Xi resumis efektivigon de tiuj rimedoj. Faktoj pruvas, ke Ĉinio estas fidelaj al siaj promesoj kaj rezolutaj en la agoj.

En la parolado Xi urĝis diversajn landojn grandigi kukon de la monda merkato, efektivigi la tutmondan kundividan mekanismon, fari kunlaboron pli fleksebla, aldoni movforton al la ekonomia tutmondiĝo. Li promesis en la parolado, ke Ĉinio plibonigos la komercan medion por fari ĝin pli merkat-orientita, laŭleĝa kaj internacia. Li diris, ke Ĉinio faris grandan progreson en grandigo de importado por akcelo de konsumo kaj redukto de tarifoj, kio estis parto de klopodoj de la lando por plua malfermo de la merkato.

Li aldonis, ke Ĉinio persistos en la nova disvolva filozofio, efektivigos strategion pri disvolvado akcelata per novigado, nutros kaj grandigos novan kinet-energion, liverante pli da novaj oportunoj por kresko de la monda ekonomio. Li akcentis, ke la ĉina ekonomio certe havos pli brilan estontecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin