Ĉina ekonomio certe havos pli brilan estontecon

(GMT+08:00) 2019-11-05 19:35:54     Redaktoro:Yu

La monda ekonomio estis malforta de kelkaj jaroj pro la leviĝo de protektismo kaj penso kontraŭ tutmondiĝo. Sed fronte al la kompleksa situacio, la ĉina ekonomio subtenis stabilan kreskon, kaj senĉese nutris novan industrian kinet-energion, kio forte firmigis la fidon pri ekonomia tutmondiĝo. En la antaŭaj tri trimestroj de la kuranta jaro, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 6,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La plej freŝa raporto de la Monda Banko pri komerca medio montris, ke la pozicio de Ĉinio laŭ komerca medio leviĝis de la 46a loko ĝis la 31a. Akravidaj personoj de la internacia ekonomia rondo ĝenerale opiniis, ke la altkvalita disvolvado de la ĉina ekonomio estas stabile antaŭenigita kun granda potencialo.

Ĉina prezidanto diris en sia parolado en la malferma ceremonio de la dua Ĉina Internacia importa Ekspozicio, ke la granda merkato kun ĉirkaŭ 1 400 milionoj da konsumantoj kaj la plej granda mezenspeza grupo en la mondo malfermis vastan spacon por disvolvado de la ĉina ekonomio.

Faktoj pruvas, ke Ĉinio estas fidela al siaj promesoj kaj rezoluta en la agoj. Rimedoj anoncitaj de prezidanto Xi en la lasta importa ekspozicio estis efektivigitaj fundamente. Xi promesis ĉi-foje en la parolado, ke Ĉinio plibonigos la komercan medion por fari ĝin pli merkat-orientita, legitima kaj internacia. Li diris, ke Ĉinio faris grandan progreson en grandigo de importado por akcelo de konsumo kaj redukto de tarifoj, kio estis parto de klopodoj de la lando por plua malfermo de la merkato.

La disvolvado de Ĉinio estas granda afero por progreso de la homaro. Malferma Ĉinio brakumos la mondon, liverante al diversaj landoj pli da oportunoj de merkato, investo kaj kresko por realigi komunan disvolviĝon, kaj kontribuante al konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin