Estis fundamente efektivigitaj malfermaj rimedoj de la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio

(GMT+08:00) 2019-11-05 10:16:58     Redaktoro:祃璟琳

La 5an de novembro en Ŝanhajo inaŭguriĝis la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

En la unua ekspozicio, ĉina prezidanto Xi Jinping proklamis kvin rimedojn de ekstera malfermo de Ĉinio kaj prezentis tri postulojn pri plua malfermiĝo de Ŝanhajo. Li diris, ke nun tiuj rimedoj estis fundamente efektivigitaj.

Estis oficiale establita la nova zono ĉe haveno de la liberkomerca provzono de Ŝanhajo. Ĉinio establis ankaŭ 6 liberkomercajn provzonojn en aliaj provincoj. la integriĝa disvolviĝo de triangula regiono de Janzio estis efektivigita kiel ŝtata strategio. La Leĝo pri Eksteraj Komercistoj validiĝos ekde la 1a de januaro venontjare. Akcelo de konsumado per grandigo de importado kaj plua malaltigo de doganoj akiris gravajn progresojn.

Xi diris, ke inter 98 kunlaboraj projektoj subskribitaj en la unua ekspozicio, 23 estis plenumitaj, 47 akiris pozitivajn progresojn kaj 28 estis enorde efektivigataj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin