En la inaŭguro de la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis, ke ĉiuj partioj kune konstruu malferman kaj kunĝuan mondan ekonomion.
Li akcentis, ke ĉiuj partioj efektivigu la Tagordon de Daŭripova Disvolviĝo de UN 2030, donu pli grandan subtenon al plej neevoluaj landoj kaj profitigu pluajn landojn kaj popolanojn per la disvolvaj fruktoj.