Novaĵoj (Novembro 05)

(GMT+08:00) 2019-11-05 16:47:53     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 5a de novembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke malfermiĝis la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio; Prezidanto Xi renkontiĝis kun ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Marde en Ŝanhajo malfermiĝis la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Prezidanto Xi Jinping faris tonikan paroladon en la malferma ceremonio. Li prezentis tri proponojn pri ekonomia tutmondiĝo, alvokante konstrui malferman kaj kunlaboran mondan ekonomion, malferman kaj novigeman mondan ekonomion, malferman kaj kundividan mondan ekonomion.

Xi anoncis, ke Ĉinio adoptos kvin rimedojn por antaŭenigi altnivelan pordmalfermon. Li diris, ke Ĉinio plilarĝigos la merkatan malfermon, plu optimumigos komercan medion, profundigos multflankan kaj duflankan kunlaboron kaj daŭrigos komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo.

Li promesis en la parolado, ke Ĉinio plibonigos la komercan medion por fari ĝin pli merkat-orientita, laŭleĝa kaj internacia. Li diris, ke Ĉinio faris grandan progreson en grandigo de importado por akcelo de konsumo kaj redukto de tarifoj, kio estis parto de klopodoj de la lando por plua malfermo de la merkato.

Li aldonis, ke Ĉinio persistos en la nova disvolva filozofio, efektivigos strategion pri disvolvado akcelata per novigado, nutros kaj grandigos novan kinet-energion, liverante pli da novaj oportunoj por kresko de la monda ekonomio. Li akcentis, ke la ĉina ekonomio certe havos pli brilan estontecon.

Lunde en Ŝanhajo, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Carrie Lam, ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR), kiu iris al Ŝanhajo por la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

Post kiam Xi aŭskutis raporton de Lam pri la situacio en Honkongo, li diris, ke tumulto jam daŭris kvin monatojn, kaj Lam gvidis la registaron de la speciala administracia regiono plenumi funkciojn, fari grandan klopodon por stabiligi la situacion kaj plibonigi socian atmosferon, kaj faris multajn laborojn, kion plene subtenis la centra registaro.

Xi montris, ke fini perforton kaj tumulton kaj renormaligi socian ordon estas plej gravaj taskoj por Honkongo. Xi postulis firme laŭleĝe malhelpi kaj bati perfortajn agojn por garantii popolan bonfarton en Honkongo.

Samtempe Xi alvokis homojn el diversaj rondoj de Honkongo plene kaj fidele efektivigi la principon "unu lando, du sistemoj" kaj Bazan Leĝon por kune protekti prosperon kaj stabilecon de Honkongo.

Lunde matene en la taja ĉefurbo Bangkoko okazis la 22a kunveno de gvidantoj de la 10 membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio (10+3). Ĝin ĉeestis gvidantoj de la 10 membroj de la asocio, ĉina ĉefministro Li Keqiang, sud-korea prezidento Moon Jae-in kaj japana ĉefministro Shinzo Abe.

La ĉina ĉefministro diris en sia parolado, ke la kunlaboro 10+3 estis establita por trakti la azian financan krizon, kaj en la pasintaj jaroj la mekanismo ne nur profitigis la regionajn landojn kaj iliajn popolojn, sed ankaŭ faris pozitivajn kontribuojn al ekonomia disvolvado de la regiono kaj eĉ de la mondo. Ĝi fariĝis sukcesa ekzemplo de regiona kunlaboro kun valoraj spertoj. Nun la mondo travivas tre profundajn kaj ampleksajn ŝanĝiĝojn, kaj la ekonomia kresko malrapidiĝas meze de la leviĝo de protektismo, tial la orient-aziaj landoj alfrontas novajn riskojn kaj defiojn. La 13 landoj havas la respondecon fortigi unuecon kaj kunlaboron por kune rezisti al riskoj kaj defioj, vastigi disvolvan spacon kaj aldoni novan movforton por stabila kresko de la monda ekonomio.

Li diris, ke unue, la 13 landoj devas antaŭenigi pli altnivelan ekonomian integriĝon. Danke al la komuna klopodo, la 15 membroj de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco jam finis intertraktadojn pri la tuta teksto kaj esencajn intertraktadojn pri merkataliro. Due, tiuj landoj devas subteni konstruadon de interkonektiteco. Trie, ili devas firmigi regionan financan kunlaboron. Kvare ili devas akceli daŭripovan disvolvadon. Krome, ili devas ankaŭ profundigi interpopolajn interŝanĝojn.

Lunde posttagmeze en Bangkoko, ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis en la 14a Orient-Azia Pintkonferenco. Gvidantoj de dek membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL), sud-korea prezidento Moon Jae-in, rusa ĉefministro Dmitry Medvedev, hinda ĉefministro Narendra Modi, aŭstralia ĉefministro Scoot Morrison, nov-zelanda ĉefministro Jacinda Ardern kaj konsilisto pri nacia sekureco de usona prezidento Robert C. O'Brien ĉeestis en la pinkfonferenco. Taja ĉefministro prezidis la konferencon.

La ĉina ĉefministro diris, ke okazis grandaj ŝanĝiĝoj de la nuna internacia situacio. Fronte al la malsuprenira premo de la monda ekonomio kaj regionaj problemoj, la orient-azia regiono devas rezisti al riskoj kaj defioj, garantii stabilan kreskon de ekonomio, kaj protekti pacon kaj disvolvadon.

La pintkonferenco adoptis deklaron pri kontinuigebla partnereco, kaj dokumentojn de kunlaboro pri bato kontraŭ narkotaĵa disvastigo kaj translanda krimo.

La Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) finis sian 35an pintkunvenon lunde en Bangkoko, promesante meti siajn prioritatojn sur kontinuecon, komplementecon kaj kreivecon en la afero de disvolviĝo de la bloko.

En la ferma ceremonio, taja ĉefministro Prayut Chan-o-cha diris, ke la celo de la asocio estas antaŭeniri kun vigleco por kapti la avantaĝojn kaj oportunojn de la kvara industria revolucio, akceli partnerecon kaj konektitecon en la regiono kaj kun la internacia komunumo kaj realigi daŭrigeblecon en ĉiuj dimensioj.

Resumante la atingojn en la pasinta jaro, Prayut diris, ke la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj laboris por doni al sia popolo pli grandan daŭrigeblan sekurecon, faciligi komercon kaj akceli daŭrigeblecon en la regiono per firmigo de kunlaboro ene de la asocio kaj inter la asocio kaj eksteraj partneroj por avantaĝo de la popolo.

Ankaŭ en la ferma ceremonio, la taja ĉefministro solene transdonis la martelon, la simbolon de la prezidanteco de la asocio, al vjetnama ĉefministro Nguyen Xuan Phuc, kies lando transprenos la deĵorantan prezidantecon de la asocio por 2020.

Lunde en Bangkoko okazis la tria kunveno de gvidantoj de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP). Deklaro publikigita post la kunveno anoncis, ke la 15 membroŝtatoj de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco jam finis la intertraktadojn pri la tuta teksto kaj esencajn intertraktadojn pri merkataliro kaj klopodos por certigi subskribon de la interkonsento en la venonta jaro.

La deklaro diris, ke sub la nunaj rapide ŝanĝiĝantaj tutmondaj cirkonstancoj, la fino de intertraktadoj pri la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco montros la promesojn de la membroŝtatoj pri komuna kreado de transregiona kaj malferma komerca kaj investa medio. La partnereco akcelos la venontan disvolvadon de la regiono, pozitive kontribuos al la tutmonda ekonomio kaj fariĝos forta kolono de multflanka komerca sistemo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin