Ĉina Internacia Importa Ekspozicio antaŭenigas kreskon de tutmonda komerco

(GMT+08:00) 2019-11-06 08:56:36     Redaktoro:Selena

En la 5a de novembro, malfermiĝis la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. En la ekspozicio, la nombro de gasto-landoj de honoro pliiĝis de 12 ĝis 15. Inter de 64 partoprenantaj landoj, 24 landoj debutis en la ekspozicio, kiuj montras siajn rezultojn en novigo, kreado kaj disvolviĝo al 1 300 milionoj da ĉinaj popolanoj.

Sukcesa okazigo de la 1-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio utilas al disvolviĝo de tutmonda komerco, kio montras, ke Ĉinio ne nur havas mondan fabrikon kun ampleksa industria ĉeno, sed ankaŭ estas plej granda monda merkato. De la pasinta jaro, multaj internaciaj entreprenoj kaj komercistoj profitas de tio.

Rimedoj de vasta malfermo estis vaste agnoskitaj de la internacia komunumo. Laŭ konigo, pli ol 3000 entreprenoj el pli ol 150 landoj kaj regionoj partoprenis en la dua importa ekspozicio, kaj pluraj politikistoj, komercistoj kaj erudiciuloj el pli ol 170 landoj kaj regionoj kaj reprezentantoj de internaciaj organizoj estis invititaj al la ekspozicio. Estas menciinde, ke la nombro de partoprenantaj usonaj entreprenoj atingos 192, kreskante je 18% kompare kun tiu de la pasinta jaro. Areo de iliaj budoj estas konsiderinde ĉirkaŭ 47,5 miloj da kvadrataj metroj, kiu okupas la unuan pozicion meze de tio de ĉiuj partoprenantaj landoj.

Dong Zhongqing, direktoro pri merkato de filio de la motora kompanio Kohler en Ĉinio, diris al raportisto, ke en la 1-a importa ekspozicio, iu ĉina entrepreno subskribis mendilon por 600 motoroj importitaj el Usono. Ĉijare ili plivastigis budon kun la areo de 18 ĝis 50 kvadrataj metroj. Danke al la importa ekspozicio, Kohler ricevis pli altan atenton kaj takson de aĉetantoj.

Dum la pasinta jaro, la ĉina registaro prenis seriojn da rimedoj por plivastigi malfermon kaj plibonigi komercan medion, kaj tio plene plenumis promeson dum la 1-a importa ekspozicio.

De 2018, la eksperimenta liberkomerca zono en Hainan komencis konstruadon kun 664 programo, kaj 348 programoj estis subskribitaj. En la fino de junio ĉijare, Ĉinio publikigis negativajn listojn reviziitajn por merkataliro de fremda investo, kaj la negativa listo por liberkomercaj eksperimentaj regionoj estis mallongigita de 45 artikoloj ĝis 37. En aŭgusto, Ĉinio deklaris starigi ses provincnivelajn liberkomercajn zonojn de Shandong, Jiangsu, Guangxi, Hebei, Yunnan kaj Heilongjiang. En oktobro, Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso okazigis la 14an kunvenon, kiu decidis, ke iuj difinoj de 6 leĝoj estos iom reguligitaj por krei favoran komercan medion por tiuj liberkomercaj zonoj.

De 2018, Ĉinio kvarfoje reduktis tarifojn de 9,8% ĝis 7,5%. Ĉinio faris solidajn paŝojn por faciligi eldoganigan proceduron, simpligi en- kaj eldoganigan kontrolon kaj plibonigi la komercan medion. Ĝis majo ĉijare, tempo por eldoganigo evidente reduktiĝis.

En la 1-a de januaro, plej supera popola juĝejo starigis tribunalon pri intelekta proprieto. Ankaŭ en januaro, Ĉinio ekfunkciigis Leĝon pri Elektronika Komerco, kiu faris ampleksan difinon pri protekto de intelekta proprieto. En marto, Ĉinio aplikis reviziitan Regularon pri Agento de Patentoj, kiu klare difinis respondecon de "aĉa agento". En aprilo, Ĉinio korektis Fabrikmarkan Leĝon kaj Leĝon kontraŭ Kontraŭleĝa Konkurenco por plifortigi punon kontraŭ atenco de patentoj kaj komercaj sekretoj.

En oktobro ĉijare, Ĉinio publikigis Regularon por Plibonigi Komercan Medion, kiu donas egalan traktadon al ĉiuj entreprenoj. En la fino de 2018, Ĉinio aplikis negativan liston por merkata aliro, kaj la negativa listo estis mallongigita de 48 artikoloj ĝis 40 en la fino de junio ĉijare.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin