Ĉina prezidanto kaj lia edzino intervidiĝis kun franca prezidento kaj lia edzino

(GMT+08:00) 2019-11-06 13:10:11     Redaktoro:Li

Marde en Ŝanhajo ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan intervidiĝis kun franca prezidento Emmanuel Macron kaj lia edzino Brigitte Macron.

En la Ĝardeno Yuyuan, Xi kaj Peng esprimis sian varman bonvenon al Macron kaj lia edzino por ilia vizito al Ŝanhajo. La du geedzoj promenis en la ĝardeno Yuyuan kaj ĝuis la pejzaĝon.

Xi bonvenigis prezidenton Macron refoje viziti Ĉinion kaj unuafoje viziti Ŝanhajon. Li diris, "Mi kaj mia edzino elektis la ĝardenon por gastigi sinjoron prezidenton kaj vian edzinon por prezenti al vi belecon de ĉinaj ĝardenoj kaj ĉina tradicia kulturo."

Macron diris, ke en la inaŭguro de la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) ĉina prezidanto Xi faris tonikan paroladon, kiu donis al li profundan impreson. Francio aprezas kaj bonvenigas pluan malfermon de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin