Irano anoncis kvaran paŝon por redukti nukleajn sindevontigojn

(GMT+08:00) 2019-11-06 13:16:44     Redaktoro:Yu

La irana oficiala novaĵ-agentejo raportis, ke irana prezidento Hassan Rouhani marde anoncis la kvaran paŝon de la lando por redukti siajn devontigojn pri la nuklea interkonsento subskribita en 2015.

Rouhani diris, ke posttagmeze, Irano komencos injekti gason en la centrifugilojn instalitajn en la nuklea instalaĵo Fordow. Li aldonis, ke la Internacia Atom-Energia Agentejo rimarkis la novan movon de Irano kaj plu kontrolos la nukleajn agadojn de Irano.

La irana prezidento tamen diris, ke Teherano pretas reakcepti siajn nukleajn devontigojn, kondiĉe ke la partioj de la interkonsento 2015 plenumas ankaŭ siajn devontigojn. Li diris, ke Irano ĉesos injekti gason en la centrifugilojn, kiam ili plenumos siajn devontigojn por protekti la interesojn de Irano sub la nuklea interkonsento. Li rimarkigis, ke la nuna rimedo de Irano estas inversigebla.

Ekde majo Irano faris tri paŝojn por konstrui stokejojn de nuklea fuelo kaj riĉigi malaltgradan uranion ĝis pli alta pureco, kaj komencis uzi progresintajn centrifugilojn por pliigi la stokon de riĉigita uranio, kiu estis limigita de la interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin