Telefone konversaciis ĉina kaj usona ministroj pri defendo

(GMT+08:00) 2019-11-06 13:35:07     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri defendo Wei Fenghe marde telefone konversaciis kun usona ministro pri defendo Mark Esper laŭ interkonsento.

Wei diris, ke antaŭenigi ĉina-usonajn rilatojn bazitajn sur kunordigo, kunlaboro kaj stabileco estas la fundamento por disvolvado de rilatoj inter armeoj de la du landoj, kaj kunlaboro por komuna gajno estas la sola ĝusta elekto por komunikado inter la du landoj. Li aldonis, ke la du armeoj devas bone efektivigi konsenton de la du ŝtatestroj kaj plu antaŭenigi rilatojn inter la du armeoj por stabiligi ĉina-usonajn rilatojn. Li esprimis la pozicion de Ĉinio pri Tajvano, la Suda Ĉina Maro, kaj demandoj koncernaj al Honkongo kaj Xinjiang.

Esper esprimis gratulon por la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj esperis, ke la du flankoj intensigos strategian komunikadon kaj kune akcelos disvolvadon de rilatoj inter la du armeoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin