Ĉina kaj franca ŝtatestroj interparolis en Pekino

(GMT+08:00) 2019-11-06 19:04:42     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede interparolis kun sia franca paralelulo Emmanuel Macron en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, "Ni faris reciprokajn vizitojn al niaj respektivaj landoj okaze de la 55a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj kaj levis ĉina-francajn rilatojn al pli alta nivelo."

Xi promesis labori kun Macron por plu antaŭenpuŝi la ĉina-francan ampleksan strategian partnerecon adaptiĝan al la mondo, la estonteco kaj la popolo, kaj konservi la partnerecon ĉe la avangardo de rilatoj inter grandaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin