Xi: Ĉinio kaj Francio devas surŝultrigi pli da respondecoj

(GMT+08:00) 2019-11-06 19:53:42     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede, ke Ĉinio kaj Francio, kiel du konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN kaj reprezentantoj de orientaj kaj okcidentaj civilizacioj, devas surŝultrigi pli da respondecoj kaj ludi siajn rolojn kiel grandaj landoj, ĉar la mondo travivas ŝanĝiĝojn malofte videblajn en jarcento.

Xi faris la rimarkojn dum enkontiĝo kun la gazetaro kune kun vizitanta franca prezidento Emmanuel Macron en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, ke la du landoj devas konservi siajn tradiciojn de sendependaj politikoj kaj kune protekti la internacian sistemon kun la UN ĉe la kerno, la internacian ordon bazitan sur internacia leĝo, kaj la multflankan komercan reĝimon kun la Monda Organizo pri Komerco kiel la angulŝtono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin