Novaĵoj (Novembro 06)

(GMT+08:00) 2019-11-06 16:11:51     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6-a de novembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke publikiĝis la klariga parolado de Xi pri decido de la KPĈ pri sistemo kaj regado; ĉina prezidanto kaj lia edzino intervidiĝis kun franca prezidento kaj lia edzino. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde estis publikigita la klariga parolado de Xi Jinping pri la decido de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) pri iuj gravaj demandoj, ekzemple kiel subteni kaj plibonigi la sistemon de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj antaŭenpuŝi la modernigon de la regadaj sistemo kaj kapablo de Ĉinio.

Komisie de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, Xi, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, faris la paroladon al la kvara plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ, okazigita de la 28a ĝis la 31a de oktobro en Pekino. La decido estis adoptita en la sesio.

Marde en Ŝanhajo ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan intervidiĝis kun franca prezidento Emmanuel Macron kaj lia edzino Brigitte Macron.

En la Ĝardeno Yuyuan, Xi kaj Peng esprimis sian varman bonvenon al Macron kaj lia edzino por ilia vizito al Ŝanhajo. Ili promenis en la ĝardeno Yuyuan kaj ĝuis la pejzaĝon.

Xi bonvenigis prezidenton Macron refoje viziti Ĉinion kaj unuafoje viziti Ŝanhajon. Li diris, "Mi kaj mia edzino elektis la ĝardenon por gastigi sinjoron prezidenton kaj vian edzinon por prezenti al vi belecon de ĉinaj ĝardenoj kaj ĉina tradicia kulturo."

Macron diris, ke en la inaŭguro de la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) ĉina prezidanto Xi faris tonikan paroladon, kiu donis al li profundan impreson. Francio aprezas kaj bonvenigas pluan malfermon de Ĉinio.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang revenis al Pekino marde post ĉeesto al la 18a kunveno de la Konsilio de Registaraj Ĉefoj (ĉefministroj) de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en la uzbeka ĉefurbo Taŝkento, oficiala vizito al Uzbekio, partopreno en serio da kunvenoj de gvidantoj pri orient-azia kunlaboro kaj oficiala vizito al Tajlando.

Huang Kunming, altrangulo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris marde, ke la tonika parolado de prezidanto Xi Jinping en la malferma ceremonio de la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio montras la fidon kaj rezolutecon de Ĉinio por plua malfermo.

Parolante en la paralela sesio de la dua Hongqiao-a Internacia Ekonomia Forumo, Huang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke la parolado de Xi ankaŭ emfazas la fortan respondecsenton de Ĉinio pri kunlaboro kun la internacia komunumo por konstruado de malferma tutmonda ekonomio kaj komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

En sia marda parolado en la ekspozicio, Xi prezentis perspektivon de komuna konstruado de malferma monda ekonomio per kunlaboro kaj novigado kaj por reciproka profito kaj detalis la malfermajn politikojn de Ĉinio en la sekva paŝo.

Huang diris, ke de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko antaŭ 70 jaroj, la lando ne nur realigis sian propran disvolviĝon, sed ankaŭ alportis multajn oportunojn kaj vivecon al la mondo. Li esprimis esperon, ke pensfabrikoj kaj komunikilaj institucioj estos rekomendantoj de paco kaj disvolviĝo de la mondo, disvastigantoj de la koncepto de kungajna kunlaboro, kontribuantoj al reformo kaj novigado kaj iniciatintoj de komuna progreso por la homaro por kontribui al la konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Lunde en Bangkoko okazis la tria kunveno de gvidantoj de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP). Deklaro de gvidantoj publikigita post la kunveno anoncis, ke la 15 membroŝtatoj de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco jam finis la intertraktadojn, kaj interkonsento estos oficiale subskribita en la venonta jaro. Estas bedaŭrinde, ke Hindio rifuzis aliĝi al la interkonsento.

La Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco estis iniciatita de la 10 membroj de la Asocio de Sudoirent-Aziaj Landoj en 2012. Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Hindio estis invititaj aliĝi al ĝi, kiu celas starigi liberkomercan interkonsenton de unuigita merkato per redukto de tarifoj kaj ne-doganaj barieroj. La interkonsento, kiu kovras 3,5 miliardojn da loĝantoj, preskaŭ duonon de la monda loĝantaro kaj okupas 30% de la monda ekonomio, estas la plej grandskala kaj grava liberkomerca interkonsento en la azi-pacifika regiono.

La deklaro diris, ke gravaj demandoj restas nesolvitaj por Hindio, kaj ĉiuj membroŝtatoj de la interkonsento solvos tiujn demandojn per kunlaboro en la maniero kontenta al ĉiuj partioj. Iuj oficialuloj diris, ke la retiro de Hindio ne signifas la finan rezulton, kaj ke la 15 membroŝtatoj klopodos por certigi subskribon de la interkonsento en la venonta jaro, kaj Hindio povas aliĝi al ĝi en iu ajn tempo.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri defendo Wei Fenghe marde telefone konversaciis kun usona sekretario pri defendo Mark Esper laŭ interkonsento.

Wei diris, ke antaŭenigi ĉina-usonajn rilatojn bazitajn sur kunordigo, kunlaboro kaj stabileco estas la fundamento por disvolvado de rilatoj inter armeoj de la du landoj, kaj kunlaboro por komuna gajno estas la sola ĝusta elekto por komunikado inter la du landoj. Li aldonis, ke la du armeoj devas bone efektivigi konsenton de la du ŝtatestroj kaj plu antaŭenigi rilatojn inter la du armeoj por stabiligi ĉina-usonajn rilatojn. Li esprimis la pozicion de Ĉinio pri Tajvano, la Suda Ĉina Maro, kaj demandoj koncernaj al Honkongo kaj Xinjiang.

Esper esprimis gratulon por la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj esperis, ke la du flankoj intensigos strategian komunikadon kaj kune akcelos disvolvadon de rilatoj inter la du armeoj.

La irana oficiala novaĵ-agentejo raportis, ke irana prezidento Hassan Rouhani marde anoncis la kvaran paŝon de la lando por redukti siajn devontigojn pri la nuklea interkonsento subskribita en 2015.

Rouhani diris, ke posttagmeze, Irano komencos injekti gason en la centrifugilojn instalitajn en la nuklea instalaĵo Fordow. Li aldonis, ke la Internacia Atom-Energia Agentejo rimarkis la novan movon de Irano kaj plu kontrolos la nukleajn agadojn de Irano.

La irana prezidento tamen diris, ke Teherano pretas reakcepti siajn nukleajn devontigojn, kondiĉe ke la partioj de la interkonsento 2015 plenumas ankaŭ siajn devontigojn. Li diris, ke Irano ĉesos injekti gason en la centrifugilojn, kiam ili plenumos siajn devontigojn por protekti la interesojn de Irano sub la nuklea interkonsento. Li rimarkigis, ke la nuna rimedo de Irano estas inversigebla.

Ekde majo Irano faris tri paŝojn por konstrui stokejojn de nuklea fuelo kaj riĉigi malaltgradan uranion ĝis pli alta pureco, kaj komencis uzi progresintajn centrifugilojn por pliigi la stokon de riĉigita uranio, kiu estis limigita de la interkonsento.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin