Xi faros ŝtatan viziton al Grekio kaj ĉeestos pintkunvenon de BRICS-landoj en Brazilo

(GMT+08:00) 2019-11-07 13:54:08     Redaktoro:Li
Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying anoncis ĵaŭde en Pekino, ke laŭ la invito de greka prezidento Prokopis Pavlopoulos kaj brazila prezidento Jair Messias Bolsonaro, ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatan viziton al Grekio kaj ĉeestos la 11an pintkunvenon de BRICS-landoj en Braziljo, la ĉefurbo de Brazilo, de la 10a ĝis la 15a de novembro,

BRICS estas la akronimo de la bloko de emerĝantaj merkatoj, kiu inkluzivas Brazilon, Rusion, Hindion, Ĉinion kaj Sud-Afrikon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin