Ĉina ĉefministro Li intervidiĝis kun Macron

(GMT+08:00) 2019-11-07 13:56:50     Redaktoro:Li

Ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun franca prezidento Emmanuel Macron merkrede en Pekino.

Li diris, ke Ĉinio kaj Francio ambaŭ estas konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ĉefaj mondaj ekonomioj. Kungajna kunlaboro inter Ĉinio kaj Francio utilas ne nur al la du flankoj, sed ankaŭ al la tuta mondo.

Macron diris, ke dum lia vizito, la du flankoj atingis efektivajn fruktojn en kampoj de nukleo, nutraĵo, aviado, kulturo ktp, kaj ankaŭ decidis disvolvan planon de duflankaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin